[[Image:Xativa castell.jpg|thumb|180px|right|Kastelo de Ŝativo]]
'''Ŝativo''' (en la [[valenciakataluna lingvo]] ''Xàtiva'') estas [[urbo]] de [[Valencilando]] ([[Hispanio]]), en la la centraj [[komarko]]j kaj [[ĉefurbo]] de la komarko [[La-Kostero]]. Historie, Ŝativo estis unu el la plej gravaj urboj de la [[Reĝlando de Valencio]], konkurante eĉ kun [[Valencio]] kaj [[Orihuela]], la aliaj du plej gravaj urboj de tiu epoko. Ĉi tie troviĝis la unua [[papermuelejo]] de Eŭropo (1151). Ĝi havis sian propran provincon antaŭ la teritoria dividiĝo de Hispanio en [[1833]]. Nuntempe Ŝativo havas 29 363 loĝantojn ([[Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio)|INE]] [[2008]]).