Kavernoj de Sloup-Ŝoŝuvka: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
En la jaro [[1748]] esploris je „la plej supera ordono“ Sloup-Malnovajn rokojn, same kiel aliajn grandajn grotojn de la aŭstria potencejo, la imperiestra fizikisto kaj matematikisto [[Johan Anton NAGEL]]. Krom ampleksa manuskripta verko, metita en [[Vieno]], restis sur muroj en Arĝenta koridoro skribite per karbo: ''Nagel Mathemat. 1748 Aust. Imperatoris Francisci hanc cryptam perlustrabat'' (Nagel matematikisto 1748 de la aŭstria imperiestro Franciso tiun ĉi groton esploris). Ankaŭ unu el notitaj konstatoj de Nagel devas kuraĝigi vizitanton: ''„En tiu ĉi forlasita, malbonodora kaj terura roka labirinto ekatakis min tia teruro, ke mi tremis en ĉiuj miaj membroj kaj mi kore bedaŭris miajn pekojn… Inter ĉiuj grotoj, kiujn mi kiam vidis, tiu ĉi estas la plej malbela, kiel ĉiu, kiu havus emon por trarigardi ĝin, povas ekkoni kun teruro.“''
 
La grotoj estis por publiko alirebligitaj jam ekde la 80-aj jaroj de la [[19-a jarcento]]. Tiam ankaŭ [[M. KŘÍŽ]] lumigis ilian parton unuanfojon per elektraj arklampoj, kio estis monda sensacio. Krom akompanado de turistoj estis fonto por vivtenado de akompanintoj ankaŭ vendado de stalagmitoj kaj ostoj, precipe de ursaj dentoj. Sloup-grotoj ankaŭ estis ludintaj gravan rolon en ekkono de vivo en [[plejstoceno]]. Jam en la [[19-a jarcento]] [[J. WANKEL]] (la patro de la moravia prahistorio, la avo de [[Karel ABSOLON]]) elfosis en ili centojn da skeletoj de pleistoceniaj bestoj, precipe de kavernaj [[urso|ursoj]] (''Ursus spelaeus''), kiuj ĉi tie amase estis pereantaj dum katastrofaj inundoj. La fama fariĝis trovaĵo de la kranio de kaverna urso, en kies parietalo onidire en resaniĝinta vundo restis enigita silikpinto de lanco. Komence de la [[20-a jarcento]] K. Absolon ĉi tie daŭrigis en la esploroj de sia avo. En la grotsistemo poste esploris multaj ekspedicioj. Parto de la grotoj jam preskaŭ 20 jarojn servas al Infana sanatorio por kuracado de malsanoj de spirorganoj per restado en grota medio – speleoterapio. En la jaroj [[1997]] – [[2000]] estis farita ampleksaj rekonstruoj de la alirebligitaj spacoj. Estis ĉi tie konstruita ankaŭ nova atrakta vojo kun la ponto super ''Grada abismo'' kaj tra la tuta groto hodiaŭ kondukas senbariera trotuaro, ebliganta viziton eĉ en invalidveturilo.
 
En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti ankaŭ vilaĝon [[Sloup]], alirebligitaj kavernon [[Kaverno Balcarka|Balcarka]], [[Katarina kaverno|Katarina kavernon]] aŭ [[Kavernoj ĉe Punkva|Kavernojn ĉe Punkva]], abismon [[Macocha]] kaj aliajn lokojn en [[Moravia karsto]].
 
[[Kategorio:Kavernoj]]
 
[[Kategorio:Turismaj lokoj en Ĉeĥio]]