Stelo de Bet-Leĥem: Malsamoj inter versioj

11 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
e
roboto modifo de: uk:Вифлеємська зірка; cosmetic changes
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e (roboto modifo de: uk:Вифлеємська зірка; cosmetic changes)
Certe en tiu cirkonstanco la lumo ne povas esti ia movebla stelo. Oni povus tion kredi en tiu tempo, kiam oni pensis ke steloj estis lumaj punktetoj fiksitaj sur la [[ĉielo]], kiuj eĉ povis fali sur la teron, sed, nuntempe, oni serĉu aliajn klarigojn.
 
== Metafora teorio ==
Laŭ [[teorio]], kiu plendas, ke multaj (aŭ eĉ plejparto) diraĵoj de la [[Biblio]] estas [[figuro]]j, stelo ne estus reala afero, sed nur [[metaforo]] por montri, ke la homaro estas mistere gvidata al Jesuo, ĉar ja ĝi ne havas nenian rimedon por kontroli la [[savo]]n.
 
== Astrologia teorio ==
La [[tri magoj|saĝuloj]], kiuj sekvis la stelon kaj eltrovis Jesuon laŭ [[evangelio]]j, eble estis [[astrologio|astrologoj]] de [[Persio]]. Do la stelo ne necese estis brilega, sed nur astrologie grava. Laŭ moderna [[astrologio]], homo de granda influo naskiĝis je la [[22-a de aŭgusto]] [[-7]]. Sekve, tiuj astrologiaj spuroj gvidis la magojn al Jesuo.
 
== Astronomia teorio ==
Laŭ [[astronomio|astronoma teorio]], ia neordinara astronomia fakto okazis, kaj estis interpretita kiel mistika fenomeno de la magoj. Unu hipotezo diras ke eble ĝi estis la nova stelo observita de [[Ĉinio|ĉinaj]] [[astronomoj]] en la printempo de [[-5]], alia diras ke ĝi eble estis la [[kometo de Halley]] en la aŭtuno de [[-12]]. La astronomo [[Keplero]] opiniis, ke Jesuo naskiĝis en [[-7]], kiam pluraj planedoj estis ĉe la sama loko en la ĉielo kaj aperis kiel granda stelo.
 
== Fundamentalisma teorio ==
Mistika aŭ [[fundamentalismo|fundamentalisma teorio]] diras ke la stelo eble estis [[anĝelo]], kiu aperis en luma formo kaj gvidis la magojn.
 
<br clear=all>
 
== Vidu ankaŭ jenon ==
* [[Tri reĝoj]]
{{Commons|Star of Bethlehem}}
<br clear=all>
[[ru:Вифлеемская звезда]]
[[sv:Betlehemsstjärnan]]
[[uk:ВіфлеємськаВифлеємська зірка]]
[[zh:伯利恒之星]]
149 939

redaktoj