Luis Serrano Pérez: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: '''Luis SERRANO PÉREZ''' (naskiĝis en Osorno (Hispanio), provinco de Palencio en la jaro 1926), estas aktiva hispana esperantisto kaj grava organizanto de la ...)
 
'''Luis SERRANO PÉREZ''' (naskiĝis en [[Osorno (Hispanio)|Osorno]], [[provinco de Palencio]] en la jaro [[1926]]), estas aktiva [[Hispanio|hispana]] esperantisto kaj grava organizanto de la loka movado en la [[katalunio|kataluna]] urbo [[Sabadell]].
 
Profesie masonisto. Li esperantistiĝis en 1953 pere de “Kurso per korespondado” kiun gvidis [[Ramón Molera Pedrals]]. La jaron 1954 li translokiĝis al [[Asturio]] ([[Avileso]] kaj [[Ĥiĥono]]), kie mili ekaktivis loke. Poste li elmigris al Germanio kaj poste al Francio, dum entute tri jarojn. Li edziĝis al esperantistino el Sabadell, kaj translokiĝis al tiu urbo, kreante esperantistan familion.
 
Dekomence li estasestis aktiva, dum multaj jaroj li apartenis al estraro de Sabadell Esperantista, poste [[Centro de Esperanto Sabadell]], kie li estis sekretario, kursgvidanto, respondeca pri libro-servo, kaj ankaŭ li okupiĝis pri la kurso per korespondado, organizis programojn, verkis artikolojn por pluraj E-gazetoj, precipe por “[[Boletín]]” de [[Hispana Esperanto-Federacio]]. Li estis premiita en Konkurso de Intervjuoj (1965) en la kadro de la 7a Barcelona-Provinca Esperantista Renkontiĝo okazinta en Molins de Rei.
 
Luis Serrano kunfondis la Pacifisman Esperantistan Asocion “Antón Balagué”, kiun li mem prezidis, kaj redaktis ĝian dumonatan organon ekde ĝia fondiĝo, sekve li estis ĝenerala delegito de [[Mondpaca Esperantista Movado]] en Hispanio.
 
Li estas peranto de pluraj esperantistaj gazetoj. Li ankaŭ estas unu el la ĉeforganizantoj de la [[Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo|Internaciaj Esperanto-Semajnoj de la Kulturo kaj Turismo]].
 
[[Kategorio:Hispanaj esperantistoj|Serrano, Luis]]
189 115

redaktoj