Burg AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
 
==Historio==
La origino de la vilaĝo Burg devenas de la Kastelo Unter-Rinach (Burg = germane [[kastelo]]), kiu estis la sidejo de la [[Senjoro|Senjoroj]] de Rinach, kiuj estis [[vasalo|vasaloj]] de la [[Habsburgoj]]. La kastelo estis supozeble detruita dum la [[Milito de Sempach]] en la jaro [[1386]] fare de la trupoj de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] kaj neniam plu rekonstruita. En la jaro [[1412]] estis dokumente menciita la unuan fojon du bienojn ĉe la Kastelo ("bei der Burg"). En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj Burg nun troviĝis sub la [[servuteco]] de [[Berno]]. Ĝi dum tiu epoko ĝis la [[Helveta Revolucio]] en la jaro [[1498]] apartenis al la tribunala distrikto Reinach de la [[vokto|voktejo]] [[Lencburgo]]. Ek de la mezo de la 17-a jarcento Burg posedis la statuson de aŭtonoma bieno (germane ''Steckhof'') ĝis en la jaro [[1751]] ĝi fariĝis per dekreto de la berna registaro memstara komunumo. Post la liberigo de Argovio fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 Burg estis atribuita al la [[distrikto Kulm]] de la nove fondita [[Kantono Argovio]].<ref>Viud [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1718.php Artikolo pri Burg en la Historia Leksikono de Svislando] kaj [http://www.burg-ag.ch/xml_3/internet/de/application/d477/f489.cfm Paĝo pri historio en la retejo de la komunumo]</ref>
 
==Vidu ankaŭ==