Hiperiono (luno): Malsamoj inter versioj
Nova paĝo: {{TemasPri|natura satelito de Saturno |Hiperiono}} ----- {{Informkesto astronomia objekto |Nomo = Hiperiono |Kategorio = Natura satelito |Ĉefplanedo = Saturno |Numero = VII |Bildo ... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 23:08, 4 feb. 2010
Hiperiono estas satelito de Saturno, kiu aspektas
kiel spongo.
Hiperiono | |
Natura satelito de Saturno (VII) | |
astronomia simbolo
| |
satelito de Saturno • regula satelito | |
---|---|
Aliaj nomoj | Saturno VII |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Hiperiono vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | - William Cranch Bond, - George Phillips Bond |
Dato de malkovro | 16-a de septembro 1848 |
Loko de malkovro | Usono |
Unua superflugo | Voyager 2 (24-a de aŭgusto 1981)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 1 481 000 km |
Discentreco | 0,123 |
Klinangulo | 0,43° vd |
Periodo | 21,280 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 370 × 280 × 226 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
0.558 × 1019 kg 0,6 × 103 kg/m3 0,017 al 0,021 m/s2 45 al 99 m/s (dependas de la loko) |
Rotacia periodo | kaosa rotacio |
Aksa kliniteco | kaose varia |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ? K |
Albedo Geometria albedo |
0,3 0,3 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 14 |
Malkovro
William Cranch Bond kaj sia filo George Phillips Bond, usonaj astronomoj malkovris ĝin la 16-a de septembro 1848 [2]. La 18-an, la brito William Lassell sendepende ekvidis ĝin kaj nomis ĝin, laŭ Hiperiono, titano filo de Geo kaj Urano.
Ecoj
Rotacio
La fotoj far de Voyager 2 kaj fotometraj mezuroj de Tero montras, ke la hiperiona rotacio estas kaosa: ĝia rotacia akso varias ne-antaŭvideble. Hiperiono estas la ununura kaosa objekto nun konata en la sunsistemo, sed simuladoj montris ke, en la estinto, aliaj neregulaj satelitoj tiel kondukis.
Tia kaosa rotacio kialigas per la neregula formo de la satelito, ĝia discentra orbito kaj orbita resonanco 3:4 kun Titano
Aspekto
Ĝi estas unu el plej granda nun konata astro kun neregulan formon (nur Proteo estas pli granda nesfera objekto). Hiperiono verŝajne estas ero de pli granda objekto, frakasita de alfrapo. Ĝia surfaco estas riĉega je profundaj krateroj kiuj donas spongan aspekton. Ĝia denso, 0,6 × 103 kg/m3, estas tiu de porhava akva glacio, sed ĝia febla albedo indikas, ke ĝi estas koverta de maldika tavolo de malhela-ruĝa materialo [3]. Oni hipotezis, ke tia materio, kies koloro memorigas la malhelan materialon de Japeto, venus de Febo.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
grekeangle Hiperiono (Saturno V) (el "View of the Solar System")
grekeangle La luno Hiperiono (el paĝaro de NASA)
grekeangle Hiperiono el "Cassini, Misio Ekvinokso"
grekeangle Hiperiono, kaosa luno "The Planetary Society"
grekefrance Hiperiono, el la paĝaro de Jean-Michel
grekefrance La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie")
grekefrance Hiperiono, stranĝa luneto de Saturno (el "Techno-Science.net")
grekefrance/angle Hiperiono, au Saturno VII (el naŭ8 planedoj) france angle
grekegermane Tetiso, telesto kaj Kalipso (el "Projekto Luno")