Aleksander Korĵenkov: Malsamoj inter versioj

e
Aleksander Korĵenkov naskiĝis en [[1958]] en [[Kamiŝlov]] ([[Uralo]], [[Ruslando]]). Studis en la [[Tjumena industria instituto]]. Inĝeniero pri petrolaj duktoj kaj konstruado en [[Tjumeno]] kaj ekde 1984 en Sverdlovsk (nun [[Jekaterinburg]]). En somero [[2001]] li translokiĝis al [[Kaliningrado]].
==Esperantista agado==
Li esperantistiĝis en Tjumeno ([[1976]]). Tie prezidis la lokan esperanto -klubon kaj regionan organizon. En 1981-82 sekretario de [[LKS]] - neoficiala tutlanda organizo, opozicia al [[Asocio de Sovetiaj Esperantistoj|ASE]]. Kunfondinto kaj komitatano de neoficialaj organizoj [[Urala E-Komitato]] kaj [[rondo Kulturo]], tre aktivaj en la jaroj 1980aj. Komitatano de la [[Urala Esperantista Societo]]. Vicprezidanto de [[Ruslanda E-Asocio]] (1992-1994). Prezidanto de [[REU]] (1995-1997). [[Komitatano A]] de [[UEA]] por Ruslando (1995-1998), [[Komitatano B]] de UEA (1998—). (Kun)organizis duoncenton da esperantistaj renkontoj, multajn prelegojn, lekciojn, kursojn.
 
==Eldonado kaj verkado==
Eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn [[Sezonoj]], [[Ekzakte]] kaj aliajn. Ekde 1991 redaktas la revuon [[La Ondo de Esperanto]]. Eldonis kun [[Halina Gorecka]] (la edzino) pli ol 75 librojn en/pri esperanto. Tradukis kelkajn librojn. Aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Estrarano de [[Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio]] (1992—). La sola ruslanda membro en la [[Esperanta PEN-Centro]].
6 355

redaktoj