Emilija Lapenna: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Marvin (diskuto | kontribuoj)
kat
Linio 1:
'''Emilija LAPENNA''' (naskiĝis la [[9-a de majo|9-an de majo]] [[1910]] en [[Gorjane]], [[Slovenio]] - mortis la [[19-a de majo|19-an de majo]] [[1994]] en [[Zagrebo]], ([[(Kroatio]]) estis [[Honoraj membroj de UEA|Honora Membro de UEA]] kaj internacie konata movada aktivulo.
[[Esperanta Kulturo]] > [[Esperanta Teatro]] > Emilija LAPENNA
----
 
[[Kroataj esperantistoj]]
 
'''Emilija LAPENNA''' (naskiĝis la [[9-a de majo|9-an de majo]] [[1910]] en [[Gorjane]], [[Slovenio]] - mortis la [[19-a de majo|19-an de majo]] [[1994]] en [[Zagrebo]], [[(Kroatio]]) estis [[Honoraj membroj de UEA|Honora Membro de UEA]] kaj internacie konata movada aktivulo.
 
Fininte komercan mezlernejon en [[1926]], ŝi ekstudis pentrarton, sed poste laboris kiel financa oficisto kaj fine kiel profesia statistikisto - fako, pri kiu ŝi estis [[UEA]]-delegito ekde [[1958]].
 
Ŝi lernis Esperanton en [[1931]] kaj estis unu el la kunfondintoj de la renoma [[Akademia Esperanto-Klubo]] en [[Zagrebo]], en kiu ŝi aktivis ĝis ties likvido ([[1941]]). Post la milito ŝi estis inter la fondantoj de Kroatia EEsperanto-Ligo kaj de la Zagreba E-societo "Bude Borjan". En ĉi lasta ŝi okupis ĉiujn funkciojn, i.a. la gvidon de drama sekcio, kiun ŝi iniciatis. En [[1953]] ŝi organizis kaj gvidis la kulturajn aranĝojn de la [[38-a UK 1953|38-a UK]] en Zagrebo.
 
Emilija Lapenna plenumis mirindan kvanton da funkcioj en la jugoslavia kaj internacia movado, plurajn el ili kun impona daŭro. Ŝi funkciis i.a. kiel sekretario de Jugoslavia EFederacioEsperanto Federacio ([[1953]]-[[1955]]), vicprezidanto de Kroatia EEsperanto-Ligo ([[1955]]-[[1957|57]]) kaj komitatano de Jugoslavia EEsperanto-Ligo. Ŝia landa ĉefdelegiteco dum 34 jaroj ([[1953]]-[[1987]]) estas eble movada rekordo, same kiel ŝia redaktora laboro ĉe la EEsperanto-elsendoj de Radio Zagreb, ekde [[1956]] ĝis ilia ĉesigo en [[1992]]. (La voĉon de E. Lapenna konservas ankaŭ la gramofondisko '''Perfekta prononcado'''.) Ŝi longe membris en la Komitato de UEA ([[1957]]-[[1974]]) kaj sekretariis ĉe la Belartaj Konkursoj ([[1965]]-[[1974]]).
 
Krome ŝi trovis tempon por oftaj recenzoj en Radio Zagreb kaj en internaciaj E-revuoj, por artikoloj en i.a. ''[[La Progreso]]'', ''[[Heroldo de Esperanto]]'' kaj ''[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]'', por diversaj tradukoj prozaj kaj poeziaj, kaj por redakciana kunlaboro en [[La Suda Stelo]], [[Voĉo]] kaj [[Kajeroj de Jugoslavia Esperanto-Instituto]]. Lapenna aŭtoris dramajn tekstojn ('''Teatro en societo''', kun M. Mamuĵiĉ, [[1956]], '''Nova teatro''', [[1974]]) kaj la lernilon '''Esperanto por ĉiuj''' ([[1980]]). Dum jaroj ŝi prezidis la [[Literatura Konkurso Ivo Rotkviĉ|Literaturan Konkurson]] [[Ivo ROTKVIĈ|Ivo Rotkviĉ]].
 
Emilija Lapenna estis ja la unua edzino de prof. [[Ivo LAPENNA|Ivo Lapenna]], iama prezidanto de UEA. Sendube parte el tio fontas la fakto, ke ankaŭ ŝi faris el Esperanto sian ĉefan vivokupon dum pli ol ses jardekoj. Ŝi estis dumviva, kaj - de post [[1979]] - ankaŭ Honora Membro de UEA. Nur unu manatonmonaton antaŭ sia forpaso ŝi ankoraŭ enkondukis rondatablan movadan debaton en Zagrebo, kaj en maja numero de la revuo [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] aperis ŝia letero pledanta por la Akademiaj landnomformoj.
 
[[Kategorio:Esperanto-teatro|Lapenna, Emilija]]
[[Kategorio:Kroataj esperantistoj|Lapenna, Emilija]]
[[Kategorio:Naskoj de 1910|Lapenna, Emilija]]
[[Kategorio:Mortoj de 1994|Lapenna, Emilija]]