Rusia Esperanto-Gazeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:REGo 1.jpg|thumb|right|Kovrilo de la unua numero de REGo]]'''REGo''' (Rusia Esperanto-Gazeto) estas movada landa periodaĵo. Ĝi aperas 6-foje jare ekde 2000. La redaktoro estas [[Garik KOKOLIJA]], kunredaktas [[Viktor Aroloviĉ]] (ambaŭ el [[Moskvo]]). Ĉiu numero enhavas averaĝe 40-50 internajn paĝojn en la formato A5. La eldonkvanto estis en 2004 300 ekzempleroj (en 2010 - 260 ekzempleroj). Al eldono de "REGo" kontribuas [[REU|Rusia Esperantista Unio]] (REU) kaj [[REJM|Rusia Esperantista Junulara Movado]] (REJM).
 
La ĉefa celo de la gazeto estas informi rusiajn gesamideanojn pri ĉiuj interesaj eventoj, kiuj okazas en la landa kaj internacia E-movado. "REGo" detale rakontas pri la okazintaj kaj planataj E-aranĝoj en [[Rusio]], ankaŭ pri la plej gravaj internaciaj kongresoj kaj festivaloj. Enkadre de "REGo" aperadas oficialaj informiloj de ĉefaj landaj E-organizaĵoj - "Bulteno de REU" kaj "REJM-info". Signifan parton de siaj paĝoj la gazeto dediĉas al kulturaj eventoj. En ĉiu numero aperas informoj kaj recenzoj pri novaj libroj, kompaktdiskoj kaj aliaj esperantaĵoj. En "REGo" konstante publikiĝas novaj versaĵoj, prozaĵoj kaj tradukoj de rusiaj aŭtoroj (rubriko "[[Cerbe kaj Kore]]"). Enestas ankaŭ artikoloj pri historio de E-movado, pri ĝiaj nuntempaj problemoj, rakontoj pri la elstaraj esperantistoj, rememoroj, raportoj pri la agado de la kluboj kaj individuoj, multaj fotoj, mallongaj informoj pri interesaĵoj, humuraĵoj, intelektaj taskoj k.t.p.