Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĉu "abomena" estas tro forta vorto?
→‎Otomana Imperio: nova sekcio
Linio 97:
Kara Punktor (vian tekston mi forigis el mia diskutpaĝo, ĉar ĝi povas ofendi la koncernitajn homojn, eĉ se vi ne metis nomojn) fakte mi ankaŭ ĝenas, ke mi devas perdi tiom da tempo por malhelpi, ke kreiĝu superflua kaj fakte ne nur superflua sed danĝera regulo (sendepende ĉu nun por io aŭ por ujo~- la malpermeso de unu varianto estus katastrofo: La varianto "io" devas esti permesata, ĉar ĝi estas la plej kutima varianto, la varianto "ujo" devas esti permesata, ĉar ĝi estas la fundamenta - la ununura eliro do estas ĝuste la vojo, kion elektis la Akademio, nome ne fari oficialan decidon sed nur simplan rekomendon - tio fakte estas la varianto 4, kaj tial mi por ĝi luktas) - tion vi tute prava rimarkis. Bedaŭrinde tio estas la prezo de la demokratio, ke ankaŭ nekleraj homoj kaj ekstremuloj rajtas fari proponojn. Por la libereco mi tamen pretas pagi ĉi-tiun prezon - kaj bedaŭrinde eĉ devas riski, ke fojfoje iu vundiĝas kaj ofendiĝas, kiam oni al li aŭ ŝi devas diri la faktojn. Abomena tial estas forta vorto. - Mi supozas, ke ankaŭ vin ĝenas ĉi-tiu diskuto - kaj mi povintus verki en tiu tempo 10 bonajn artikolojn por la vikipedio. Tamen ne forgesu voĉdoni en ĉi-tiu kazo, ĉar se ne tiam tiuj ekstremistoj sukcesus trudi per tiu-ĉi metodo efektive tiun-ĉi regulon al la vikipediistaro. Amike [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 16:28, 24. Jun 2009 (UTC)
:Ĉu "abomena" estas tro forta vorto? Ni pripensu: ekzistas homoj kiuj celas baloton kun tre verŝajna, aŭ almenaŭ ebla kondamno aŭ de la fundamenta "-uj" aŭ de la formo "-i", kiu estas vaste uzata (ankaŭ de UEA; [http://uea.org/landoj/orienta_europo/index.html vidu ĉi tie]) kaj parto de la AdE-Listo de Rekomendataj Landnomoj. Imagu al Vi la konsekvencojn ! Traleginte la historion de tiaj diskutoj mi nur vidas ĉiam la saman planon kaj intencon (maskita kiel "plibonigado/unueco"): Malreala fundamenteco je kia ajn kosto. Do, kiel karakterizi tiun ĉi konduton ? [[Vikipediisto:Punktor|Punktor]] 10:11, 25. Jun 2009 (UTC)
 
== Otomana Imperio ==
 
Saluton, vi hodiaŭ forigis du alineojn el la artikolo [[Otomana Imperio]], sed ne donis komenton. Ĉu vi ne opinias, ke tiom grava ŝanĝo bezonas komenton? Oni ja ne povas scii, ĉu eble estis eraro. – [[Vikipediisto:Umbert'|Umbert']] 19:09, 9. Feb 2010 (UTC)