Kvodlibeto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35:
== La moderna kvodlibeto ==
La moderna kvodlibeto distingiĝas de la malnova formo per tio, ke citaĵoj de konataj melodioj eksonas unu post la alia, dum kiam ĉe la malnova formo diversaj melodioj povas eksoni samtempe. Regionaj variaĵoj de tiaj sinsekvoj de melodioj esta la jam menciitaj ''fricassée'' en [[Francio]] kaj la ''ensalada'' en [[Hispanio]]. La francaj „comédies en [[vodevilo|vaudeville]]s“ de la pariza jarfoiro en la 17-a kaj 18-a jarcentoj estis iaspeca novtipa kvodlibeto. Ekde ĉ. 1800 ankaŭ fariĝis kutime, kompili teatrajn [[uverturo]]jn el konataj melodioj.
Komponistoj kiel [[Edvard Grieg|Grieg]], [[Jean Sibelius|Sibelius]] aŭ [[Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij|Ĉajkovskij]] uzis la nocion por sinsekvo de malgrandaj pecoj, kiuj estas ligitaj per komuna temo. Aranĝistoj ofte ligis la konatajn melodiojn kaj temojn [[opero]]j kaj [[opereto]]j en novajn viciĝojn, por plaĉi al vasta publiko. Grandajn stilkontrastojn oni ofte povis uzi por parodiaj efektoj.
== Fontoj ==
|