Blankvizaĝa nigropego: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pt:Dryocopus pileatu
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fa:دارکوب کاکل‌دار; cosmetic changes
Linio 19:
La '''Blankvizaĝa nigropego''' aŭ '''Blankvizaĝa driokopo''' (''Dryocopus pileatus'') estas tre granda [[birdo]] de la familio de [[pegedoj]], kiu logas en [[Nordameriko]]. Ĝi estas tre simila al sudamerika [[Strivizaĝa nigropego]], sed tiu ĉi montras pli da blanko en vizaĝo.
 
== Aspekto ==
[[ImageDosiero:Dryocopus pileatus female.jpg|thumbeta|220px|leftmaldekstra|Plenkreskulino.]]
La plenkreskuloj de tiu ĉi specio (40-49 cm longaj, 250-350 g pezaj) estas ĉefe '''nigraj kun ruĝa kresto kaj blankaj linioj''' ambaŭflanke de vizaĝo kaj kolo; pli precize tiu linio estas sama de la Strivizaĝa nigropego, kiuj iras el super la beko, sub la okulo en direkto al la nuko sen atingi ĝin ĉar tie larĝiĝas kaj turnas laŭ la kolo kaj nur post ĝi turnas al la ŝultroj; sed krome tiu ĉi specio montras '''duan blankan zonon''' el la suba beko al la gorĝo kaj '''trian pli mallarĝan''' blankan linion super okuloj kaj sub krono.
 
Alimaniere dirate oni povas konsideri, ke tiu ĉi specio havas '''blankan vizaĝon''' (de tie la nomo) kun nigraj kaj ruĝaj markoj, traokula kaj el la beko. Plenkreskaj maskloj havas tiun '''linion ruĝan el la beko''' kaj al la gorĝo kaj same ruĝa estas la frunto; la inoj havas tiujn du partojn nigre.
 
[[ImageDosiero:Dryocopus pileatusAAP063CA.jpg|leftmaldekstra|150px|thumbeta|Montrante blankajn partojn de flugiloj]]
 
La specio montras blankajn partojn en flugiloj iome supre kaj ĉefe la tutan antaŭan parton en subflugiloj. La forta beko estas grizeca (pli hela en suba makzelo) kaj la kruroj pli malhelgrizaj kaj plie en ungoj. La ununuraj nordamerikaj birdoj de similaj plumaro kaj grando estas la [[Eburbeka pego]] de sudorienta Usono kaj [[Kubo]], kaj la rilata [[Imperia pego]] de [[Meksikio]]. Ambaŭ el tiuj specioj montras pli da blankoj en supro de flugiloj kaj estas ege raraj, se ne jam [[formortintaj]].
 
== Disvastiĝo ==
[[imageDosiero: dryocopus pileatus range map.png|thumbeta|300px|Distribuado de la specio.]]
Ties reprodukta habitato estas arbaraj areoj kun grandaj arboj tra suda [[Kanado]], orienta [[Usono]] el orienta [[Teksaso]] kaj [[Florido]] al la [[Grandaj Lagoj]] kaj partoj de la marbordo de [[Pacifiko]] el [[Vaŝingtonio]] al norda [[Kalifornio]]. Ili kutime elfosas grandajn nestojn en truoj de mortintaj arboj kaj ofte elofsas novan ĉiujare, kreante habitaton por aliaj grandaj kavonestantoj.
== Subspecioj ==
* ''Dryocopus pileatus abieticola''
* ''Dryocopus pileatus pileatus''
 
== Kutimoj ==
Tiu ĉi birdo estas plej ofte konstanta loĝanto; ne migras.
 
Linio 43:
La voĉo estas laŭta ridego. La tamburado (bekofrapado) povas esti tre laŭta, ofte kiel iu frapante arbon per [[martelo]]. Tiu ĉi birdo preferas maturajn arbarojn, sed adaptiĝis je uzo de duarangaj arbarpartoj kaj eĉ de tre densaj parkoj.
 
== Diversaĵoj ==
 
* La Blankvizaĝa nigropego estis modelo por la fama rolulo de humora animacio nome Woody Woodpecker, spite ke ĝi havis ĉiam entere ruĝan kapon.
* La Blankvizaĝa nigropego estas konata en suda Usono kiel la "Indiĝena kokino"<br />
* La ripozejo de la Blankvizaĝa nigropego kutime havas multajn enirejojn.<br />
* La sono de la Blankvizaĝa nigropego kiam traboras truon en arbo estas tiom laŭta ke aŭskulteblas de malproksimege.<br />
* La Blankvizaĝa nigropego faras tiom grandajn truojn en mortintaj arboj ke foje la truoj rompas etajn arbojn en duonoj.<br />
* La Blankvizaĝan nigropegon oni observis kiam ili translokigis siajn ovojn post kiam ili estis falintaj el la nesto al alia loko. Tiu estas rara kutimo en aliaj birdoj.
 
<br clear="all"/>
== Fotaro ==
<gallery>
Image:Pileated-woodpecker-at-suet-log.jpg|Masklo ĉe birdomanĝejo.
Linio 67:
</gallery>
 
== Referencoj ==
{{Commons|Dryocopus pileatus}}
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=47403|title=Dryocopus pileatus|downloaded=11a Majo 2006}} Ne minacata
Linio 73:
* [http://listserv.arizona.edu/cgi-bin/wa?A2=ind0002c&L=birdchat&P=9281 Birdchat arkivoj]--
 
== Eksteraj ligoj ==
* [http://depts.washington.edu/natmap/facts/pileated_woodpecker_712.html Faktoj kaj Fotoj de Blankvizaĝa nigropego] - NatureMapping Program
* [http://ibc.hbw.com/ibc/phtml/especie.phtml?idEspecie=3930 Filmoj de Blankvizaĝa nigropego ] ĉe Interreta Birdokolekto
* [http://www.bird-stamps.org/cspecies/10416700.htm Poŝtmarkoj]
 
[[kategorioKategorio:Pegedoj]]
[[kategorioKategorio:Birdoj de Ameriko]]
 
[[da:Amerikansk sortspætte]]
[[de:Helmspecht]]
[[en:Pileated Woodpecker]]
[[fa:دارکوب کاکل‌دار]]
[[fr:Grand Pic]]
[[hu:Kontyos feketeharkály]]