Johann Bayer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: pl, it, ru
+bildo, kelkaj aldonoj
Linio 1:
[[Sciencisto]] > Johann BAYER < [[Astroscienco]]
----
[[Dosiero:Uranometria orion.jpg|thumbnail|right|Kuprogravuraĵo el ''Uranometria'': [[Oriono]]]]
 
'''Johann Bayer''' [johan baje] (*naskita en [[1572]] en [[Rain]], ([[Bavario]]), &dagger;mortinta la [[7-a de marto|7-an de marto]] [[1625]] en [[Augsburg]]) estis [[Germanio|germana]] juristo kaj astronomo.
 
Johann Bayer laboris kiel advokato en Augsburg kaj fervore dediĉis sin al la astronomio. Lia plej granda merito estas la publikaĵo ''Uranometria, omnium asterismorum continens schemata, nova methoda delineata'', kiu liveris la unuajn uzeblajn stelmapojn. En ĝi Johann Bayer klasifikis la stelojn de ĉiu konata [[konstelacio]] laŭ ties heleco uzante grekajn literojn kaj la [[genitivo|genitivon]] de la latina nomo de la konstelacio: ekz. ''Alpha Lyrae'' por la plej hela stelo de la ''Liro'' (latine:''Lyra''), ''Beta Lyrae'' por la dua plej hela ktp.
 
La stela atlaso ''Uranometria'' parte baziĝis sur la observoj de [[Tycho BRAHE]] kaj estis la unua atlaso de la kompleta stelsfero. Ĝi enhavis 51 mapojn: po unu por la 48 [[Ptolemeo|ptolemeaj]] konstelacioj, unu kun 12 konstelacioj de la suda duonsfero kaj du superrigardaj mapoj por orientiĝi pri la videblo de konstelacioj je certaj tempo kaj loko.
 
[[Luno|Luna]] [[kratero]] estas nomita laŭ Bayer.
 
 
[[de:Johann Bayer]]