Sternaĵo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
En [[matematiko]], '''dukto''' estas spaco kiu, en unua plana vido, similas la familiaran spacon de [[eŭklida geometrio]], sed kiu povas havi pli komplikan strukturon kiam vidita entute. [[Sfero]], idealigita versio de la surfaco de la Tero, estas dukto. Loke la Tero aspektas kvazaŭ ĝi estas plata, sed vidita entute ĝi estas ronda. Dukto povas esti konstruita per gluado de apartaj [[eŭklida spaco|eŭklidaj spacoj]] kune; ekzemple, monda mapo povas esti farita per gluado de multaj mapoj de lokaj regionoj kune.
 
Alia ekzemplo de dukto estas cirklo. MinusklaMalgranda peco de [[cirklo]] aspektas kiel (malmulte-kurba) porcio de rekta segmento, sed entute la cirklo kaj la segmento estas malsamaj unu-dimensia duktoj. Cirklo povas esti formita per flekso de rekta segmento kaj gluigo de ĝiaj randoj kune. La surfaco de sfero kaj la surfaco de [[toro]] estas ekzemploj de du-dimensia duktoj. Duktoj estas gravaj objektoj, en matematiko kaj [[fiziko]] ĉar ili permesas al pli komplikaj strukturoj esti esprimitaj kaj komprenitaj en terminoj de la bone komprenataj propraĵoj de pli simplaj spacoj.
 
Aldonaj strukturoj estas ofte difinitaj sur duktoj. Ekzemploj de duktoj kun aldona strukturo estas diferencialeblaj duktoj sur kiuj oni povas uzi [[kalkulo]]n kaj kvar-dimensia pseŭdo-Rimana dukto kiu modelas spacon kaj tempon en [[fizika relativeco]].