197 660
redaktoj
e |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Ĝi situas 30 kilometrojn sude de [[Braŝovo]], en la montpasejo Rukar-Bran, inter Montoj Bucegi (Buĉeĝi) kaj Piatra Craiului (Reĝa Ŝtono).
Ĝia famo ligiĝas al la legendo de la Grafo [[Vlad_la_3-a_Drakulo|Drakulo]], kvankam neniu historia dokumento atestas pri lia ĉeesto tie.
==Historio==
La unua dokumenta atestaĵo de la Kastelo Bran estas akto de la 19-an de Novembro [[1377]] de la hungara reĝo [[Ludoviko la
Konstruita inter la jaroj 1377-1378 pro militaj celoj, plenumanta rolon de [[doganejo]] sur la komerca vojo liginta Braŝovon disde [[Valaĥio]] (tra Kampolongo), ĝia mastrumeco estas donita al la kastelestro, kiu havis ankaŭ jurisdikcian rolon, kaj la konstanta garnizono konsistis el pafarkistoj kaj pafilegistoj. La konstruaĵojn de la doganejo oni povas ankoraŭ vidi.
Fine de la 15-a jarcento, ĝi estas subordigita de la aŭtoritato de la komitatestro de la [[Sikuloj]], respondeca pro la defendado de la sud-orienta Transilvanio kaj dum Johano de Hunedoara eniris sub la regadon de la transilvania vojevodo.
Inter 1498-1878 ĝi apartenis al la urbo Braŝovo.
La 1-an de Decembro 1920, la Urba Konsilio de Braŝovo donacis la kastelon al la reĝino de Rumanio, Maria, kiel dankon pro ŝia kontribuo al la Granda Unuiĝo de 1918.
En 1938 la reĝino Maria testamentis la kastelon kaj ĝian bienon al sia filino, la princino Ileana, kiu regis ĝin ĝis 1948.
Post la ellandigo de la rumana reĝa familio, en 1948, la kastelo Bran eniris en la proprieton de la Rumana Ŝtato kaj restis dum iu periodo forlasita. En 1956, parte restaŭrita, ĝi malfermiĝis kiel Muzeo pri feŭda historio kaj arto.
Ĉar ĝi estis serioze detruita, en 1987, la kastelon restaŭris la ŝtato, la laboraĵo estis finita grandparte en 1993. De 2008, la kastelo Bran apartenas denove al la heredantoj de reĝa familio, sed restas daŭre vizitebla. Apud la kastelo troviĝas Muzeoj pri Historio, pri Mezepoka Arto kaj Etnografio (tiulasta reprezenta por la vilaĝoj de la regiono).
==Eksteraj ligoj==
{{el}}[http://satesperanto.org/Kastelo-Bran-Historio-kaj-legendo.html Kastelo Bran, historio kaj legendo]
[[Kategorio:Monumentoj de Rumanio]]
[[Kategorio:Kasteloj]]
[[ar:قلعة بران]]
|