Getourbo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La instalado de ''taŭnŝipoj'' estis grava apliko de la [[apartismo|apartisma ideologio]]: en la „ideala Apartheid-urbo“ ĉiuj rasoj loĝas en siaj kvartalaĵoj dividite disde la aliaj per „[[bufrozono]]j“ kun bariloj kiel trafikaj instalaĵoj (reloj ...), industriaj kompleksoj aŭ senkonstruajaj terenoj. La „blankaj kvartaloj“ kreskis laŭ la bezonoj de siaj loĝantoj, kontraŭe la ''taŭnŝipoj'' unuavice apartigi la diversrasajn loĝantojn.
 
La loĝantaro de ''taŭnŝipoj'' daŭre kreskas - [[Soweto]] laŭnombre preskaŭ atingis [[JohannesburgJohanesburgo]]n. La loĝantoj loĝas en grandegaj setlejoj el simplegaj domoj aŭ kabanoj preskaŭ sen [[infrastrukturo]], ekzemple: ''taŭnŝipo'' Langa estis konstruita 1927 12 km sudoriente de [[Kaburbo]], origine por 850 personoj, en 1989 ĝi jam havis 16.500 loĝantojn, laŭ taksado de 2003 estas pli ol 80.000 (taksi la nombron de loĝantoj estas tre malfacila, ĉar daŭre homoj venas kaj foriras).
 
La vorto ''taŭnŝipo'' jam imagigas [[ladkvartalo]]n kun amasa loĝado en mizeraj kabanoj, ladodomaĉoj, kartonaj skatoloj kun alta [[krimo|krimado]], granda [[mizero]], [[malriĉeco]], [[malsato]] kaj [[malsano]].