Kokopelli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Xian (diskuto | kontribuoj)
Linio 32:
== Lia portreto ==
La ĝibo de Kokopelli estas kelkfoje prezentata kiel arko, kiu kovras tute lian dorson. Alifoje, ĝi kovras nur la malsupran duonon. Ĝiaj brakoj estas kutime prezentataj en formo de "Vo" kun kubutoj direktitaj malsupren, alteren. Ĝia
antaŭa kruro estas ofte prezentata simetrie de la ĝibolinio. Same, la malantaŭa kruro estas kutime prezentata kiel daŭrigo de la korpolinio. La fluto, kiu vere estas nazo, estas kutime prezentata kiel rekta linio, aŭ kiel paro de rektaj linioj. Kelkfoje, tamen, ĝi estas kurba. Ofte, ĝi prezentas bulban finon - kiel la fino de [[klarneto]] au de [[funelpafilo]]. Malpara nombro de elementoj konsistigas la kreston sur la kapo de Kokopelli. En la kulturo de la puebloj, la festa kresto prezentas la antenojn de la lokusto, al kiu ĝi estas kelkfoje asociita. Kiel reprezentanto de la spiritmondo, ĝi aperas kun plumoj sur la kapo. En aliaj priskriboj, la kresto sur la kapo prezentas la lumradiojn.
Kiam ĝi ĉeestas, la faluso de Kokopelli estas ege longa kaj rekta, simbolanta la fekundajn semojn de la homa reproduktado. Kutime, ĝi estas plilongigita al la korpa supro kaj kelkfoje prezentata kiel unika linio au sago. Ĝia faluso estas klare pentrita sur muro pli ol miljara en la nacia parko [[Mesa Verde]]. Ofte diratas ke la bildo de Kokopelli estis "viŝita" laŭlonge de la jaroj (ĝia faluso estas malpli ofte videbla) parte pro la influo de la katolikaj pastroj, kiuj forte pelis kristianismon al la loĝantoj de la amerika okcidenta suda regiono.