Kokopelli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
[[Image:Neutered kokopelli.svg|right|Kokopelli]]
'''Kokopelli''' estas mitologia persono prezentata kiel ĝiba flutludisto, devenanta de la malnovaj amerindianaj kredoj de la okcidenta sudo de [[Usono]], antaŭ pli ol 3000 jaroj. Kokopelli estis bildo de la [[mitologio]] de la indianoj [[Anasazi-kulturo|anasazioj]], simbolo de fekundeco, de ĝojo, de festo, de longa vivo. Ĝi estas ankaŭ menestrelo, spirito de la muziko, rakontisto, komerca vojaĝisto, pluvigisto, resanigisto, profesoro, ŝerca magiisto, deloganto, fekundigisto (cetere oni konas lin ankaŭ kiel "anasazia Casanova" aŭ "Casanova de la klifloĝantoj" ĉar ĝi estas ofte prezentata kun maskla atributo je troigita grandeco). Kokopelli posedas la saĝecon de la aĝo. Tiu ĝoja vojaĝanto havas lecionon por ĉiu. Ĝia plej grava leciono ŝajnas esti ke ni ne devus konsideri la vivon tro serioze.
Ĝi estas aparte viva en la regiono de la « Kvar anguloj », alta ebenaĵo situanta sur kvar ŝtatoj ([[Nova-Meksikio]], [[Kolorado]], [[Utaho]] kaj [[Arizono]]) kies intersekco troviĝas en la rezervejo de la indianoj [[navahoj]]. Tamen
Linio 16:
Fine, en aliaj, ĝi posedas elstaran faluson, eĉ deligeblan, kiu flosas alvale kaj kiu, ne rimarkita, sorbigas la fraŭlinojn baniĝantajn en la riverego. Estis granda honoro por virino havi ĝin kiel "kunulo en sonĝtempo" dum ĝia ĉeesto en la vilaĝo.
 
Kokopelli estas do pozitiva diaĵo, adorata de la indianoj [[navahoj]], [[hopioj]], [[zunioj]], [[Anasazi-kulturo|anasazioj]], [[hohokamoj]], [[mogolonoj]], [[Kulturo Fremont|Fremonto]], [[Hope (indiano)|Hope]], [[mimbreo]]j, [[Tewa Nepokwa'i]]. Kokopelli estas ankaŭ respektegata nuntempe de la idoj de la [[Taos]] kaj de la popolo [[Acoma]]. Ĝia nomo konsistas el « KOKO » por la ligno kaj « Pilau » por la ĝibo en la navaha lingvo kaj prononciĝas kô kô pel´ lê. Alia etimologio en zunia lingvo proksimigas « Koko » al Dio kaj « Pelli » al la nomo de ŝtela dezerta muŝo, kiu ankaŭ havas ĝibon kaj elstaran nazan rostron. Ĝi havas ankaŭ aliajn nomojn kiaj: « Kokopilau », « Kokopele », « Kokopetiyot » kaj "Olowlowishkya".
 
Ekzistas ankaŭ ina formo nomata « Kokopelli Mana » prezentata kelkfoje kiel la edzino de Kokopelli, kiu delogas la virojn. Ŝi ĉiam nokte vagas, serĉante por sekse helpi iun. En la hopia lingvo, Mana estas « virino; edzino. »