Absolvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 13:
== Profundigoj ==
 
Pro tiuj kialoj, la povo por absolvi aŭ neabsolvi el la pekoj estis transdonita al la apostoloj kaj iliaj posteuloj. Al Sankta Petro, estis aparte donitaj la “Slosiloj“Ŝlosiloj de la Ĉiela Regno” (laŭ Mateo): tial ĉar la pekoj estas grava obstaklo por eniri la ĉielan regnon, eĉ sur la peko Petro havas povon. Tio kuntrenas, laŭ katolikismo, la povon leĝfaran kaj juĝan: pardoni kaj liberigi el la peko kaj el la peno devenanta el la peko. Tamen,laŭ iuj kristanaj konfesioj, per tiuj vortoj, kaj precipe per tiuj Johanaj (Joh 20,21-23), Jesuo ne intencis transdoni ĝeneralan povon sur la pekoj sed nur konfirmi tian povon okaze de la bapto.
Se la absolvaj vortoj sur la pekulo pardonpetanta estas nur deklarativa (nerealiga) ĝenerale por la protestantoj kaj por la eklezioj kopta kaj armena, male, la absolva formulo estas laŭlitere kaj do laŭfakte interpretata kaj praktikata de ortodoksuloj kaj anglikanoj kaj aliaj minoraj konfesioj: en tio ili koincidas kun katolikismo.