Ministroprezidanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Linio 23:
Ĝenerale la konstitucia pozicio de la ministroprezidento de germana federacia lando tre similas al tiu de la federacia kanceliero sur ŝtata nivelo. Li aŭ ŝi estas elektata per plimulto en la landa parlamento (''[[Landtag]]''), nomumas la landajn ministrojn, reprezentas la federacian landon en la Federacia Konsilio ''[[Bundesrat]]''. Pro ĉiuj tiuj funkcioj, ili povas esti tre potencaj ene de la federaciaj strukturoj de la ŝtato.
 
LaŭLa interkonsento inter la partoj [[Kristandemokrata Unio (Germanio)|Kristandemokratia Unio]] (CDU) kaj [[Kristan-Sociala Unio]] (CSU), kiu lasas la federacian landon [[Bavario]] al la partio CSU, dum la partio CDU laboras en ĉiuj ceteraj federaciaj landoj, levas la ministroprezidenton de Bavario (kiu ĝis nun plejparte apartenis al CSU) al speciala pozicio. Laŭ la interkonsento la bavara partio CSU havas propran parlamentan frakcion en la federacia parlamento ''[[Bundestag]]''. Ĉar la ministroprezidento de Bavario ĝis nun kutime estas la partia gvidanto de la CSU, li havas limigitan, sed signifan aldonan influon al la federacia parlamento.
 
'''Noto''': Ĉiuj gvidantoj de la 13 "regionaj" federaciaj landoj de Germanio nomiĝas ''Ministerpräsident/-in'', sed ne la gvidantoj de la 3 urbo-landoj [[Berlino]], [[Bremeno]] kaj [[Hamburgo]]. Tie la samtempe urbaj kaj landaj gvidantoj nomiĝas ''Regierender Bürgermeister'' (reganta urbestro) de Berlino, ''Bürgermeister und Präsident des Senats'' (urbestro kaj senata prezidento) de Bremeno kaj ''Erster Bürgermeister'' (unua urbestro) de Hamburgo. Ili tamen havas la saman potencon kaj pozicion kiel la aliaj ministroprezidentoj.