Margrafo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Margrafo''' estis titolo de iuj princoj de la [[Sankta Romia Imperio]], kiuj regis en lando nomata [[Markio|mark(i)o]].
 
Pro tio la ĝusta titolo devus estis '''markgrafo''' aŭ '''markigrafo''', ĉar ili ne estis grafoj de maro, sed grafoj de markio. Tamen la mallongigita formo '''[[margrafo]]''' jam eniris Esperanton kiel bloko kaj enradikiĝis.
 
{{ĝermo}}
== Franka imperio ==
Origine do temis pri [[mezepoko|mezepoka]] [[nobelo|nobela]] titolo de [[grafo]] kiel reĝa aŭ imperiestra funkciulo, kiu [[feŭdo|feŭde]] regis markion, do regionon aŭ provincon, kiu konsistigis limparton de imperio. Komence temis unuavice pri limregiono de la [[franka imperio]] respektive pli poste la [[orientfranka imperio]]. La Markioj unuavice havis la taskon defendi la imperiajn limojn kontraŭ armitaj atakoj de ekstere, do laŭ armea politiko havis altan strategian signifon. En la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]] la markgrafoj estis imperiaj nobeloj, do ricevis siajn feŭdojn rekte de la imperiestro kaj koresponde estis rekte respondece ligitaj al la imperiestro - ili fakte havis la saman rangon kiel imperiaj [[duko]]j.
 
Post la disfalo de la [[franka imperio]] la franka nobela titolo plu estis uzata en pluraj landoj de Eŭropo, kaj "elportiĝis" al pliaj landoj kiuj neniam estis parto de la franka regno: En pluraj [[latinida lingvaro|lingve latinidaj]] ŝtatoj de Eŭropo kaj en la de [[Normanoj|normanaj]]-[[Francio|francaj]] tradicioj influita reĝlando [[Anglio]] uziĝis kiel nura nobela titolo sen funkcio regi armee signifan limregionon.
 
== Anglio ==
En Anglio la titolo ''marquess'' ekde la jaro [[1385]] estis la dua plej alta nobela rango, post tiu de duko (''duke'') kaj antaŭ tiu de grafo (''earl''). Ĝis la nuntempo ekzistas 36 tiaj anglaj nobelaj titoloj. En [[1532]], [[Anne Boleyn]] prepare al la edziniĝo kun [[Henriko la 8-a (Anglio)|Henriko la 8-a]] kiel ĝis nun sola virino ricevis la titolon, virine nomatan ''marchioness''.
 
== Francio ==
Similan rangon la titolo ''marquis'' havis en la socio de la mezepoka reĝlando [[Francio]], post kiam la titolo perdis sian armean funkcion. Diferencoj al la situacio en Anglio estis unue, ke la titolo ne estis super tiu de grafo, sed nur laŭdifine sub tiu de duko kaj de "princo laŭ sango" (''prince de sang''), kaj due ke ofte la titolo atribuiĝis al virinoj: La reĝoj [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]] kaj [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]] ekzemple kutimis levi la aktualan la amatinon al la rango de ''marquise''. La plej konata el tiuj markgrafinoj estas la [[madamo de Pompadour]]. Krome oni ekkutimis ĝenerale nomi eksterlandajn nobelojn per la titolo ''marquis'', kaj ĉar la franca lingvo inter la 17-a kaj 19-a jarcento estis vaste parolata ankaŭ en la nobelaj rezidejoj de aliaj eŭropaj landoj, la titolo plu disvastiĝis en Eŭropo.
 
== Hispanio kaj Portugalio ==
En [[Hispanio]] kaj [[Portugalio]] la titoloj de ''marqués'' respektive ''marquês'' dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj eĉ iĝis tiom grandkvante disdonitaj, ke ili apenaŭ plu indikis nobelan rangon.
 
== Italio ==
En [[Italio]] kontraŭe la titolo ''marchese'' longe ja rilatis al la regado de Markio, do de lima teritorio necesa por defendado de centra imperio. La plej konata teritorio ankoraŭ nuntempe havas la nomon [[Markio]], sed estis pliaj markgraflandoj, kiel ekzemple la "Marca di [[Torino]]" ekde la mezo de la [[10-a jarcento]]. Konsekvence, la titolo en Italio longe havis altan signifon kaj renomon.
 
[[Kategorio:Grafoj|*]]
[[Kategorio:Nobelaj titoloj]]
[[Kategorio:Historio de Eŭropo]]
[[Kategorio:Mezepoko]]
 
[[af:Markgraaf]]