Margrafo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
== Franka imperio ==
Origine do temis pri [[mezepoko|mezepoka]] [[nobelo|nobela]] titolo de [[grafo]] kiel reĝa aŭ imperiestra funkciulo, kiu [[feŭdo|feŭde]] regis markion, do regionon aŭ provincon, kiu konsistigis limparton de imperio. Komence temis unuavice pri limregiono de la [[franka imperio]] respektive pli poste la [[orientfranka imperio]]. La Markiojmarkioj unuavice havis la taskon defendi la imperiajn limojn kontraŭ armitaj atakoj de ekstere, do laŭ armea politiko havis altan strategian signifon. En la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]] la markgrafoj estis imperiaj nobeloj, do ricevis siajn feŭdojn rekte de la imperiestro kaj koresponde estis rekte respondece ligitaj al la imperiestro - ili fakte havis la saman rangon kiel imperiaj [[duko]]j.
 
Post la disfalo de la [[franka imperio]] la franka nobela titolo plu estis uzata en pluraj landoj de Eŭropo, kaj "elportiĝis" al pliaj landoj kiuj neniam estis parto de la franka regno: En pluraj [[latinida lingvaro|lingve latinidaj]] ŝtatoj de Eŭropo kaj en la de [[Normanoj|normanaj]]-[[Francio|francaj]] tradicioj influita reĝlando [[Anglio]] uziĝis kiel nura nobela titolo sen funkcio regi armee signifan limregionon.
 
== Anglio ==