Elektoprinclando Kolonjo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 38:
 
== Elektoprinclando kompare kun episkopujo ==
La ĉefepiskopo de Kolonjo havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis [[princo-elektisto]] kaj reganto (ŝtatestro) de la elektoprinclando ([[princoepiskopujo|elektoepiskopujo]]). En la eklezia rolo li estis la [[ĉefepiskopo]] de sia [[episkopujo]] (diocezo). Tiu ĉi episkopujo estis multe pli granda ol la princlando mem; do, grandaj areoj havis la ĉepiskopon de Kolonjo nur kiel sian episkopon, sed havis aliajn ŝtatajn regantojn.
 
Aparte grave, tio validis por la urbo [[Kolonjo]] mem. Post longjaraj konfliktoj, fine la ĉefepiskopo de Kolonjo malvenkis kontraŭ la urbanoj de Kolonjo en la [[batalo de Worringen]] [[1288]]. La urbo Kolonjo ekde tiam ne plu apartenis al la elektoprinclando Kolonjo, sed fariĝis [[libera regna urbo]] (oficiale 1475). Eklezie la urbo plu apartenis al la ĉefepiskopujo Kolonjo, sed por viziti la urbon (kun la oficiala episkopa rezidejo, la [[katedralo de Kolonjo]]) la episkopo devis peti la permeson de la urbanoj.