Osnabrück: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Osnabrück
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
 
==Historio==
Osnabruko estis fondita ĉirkaŭ la jaro [[780]] de la franka imperiestro [[Karolo la Granda]]. Iam antaŭ [[803]], la urbo iĝis Episkopejo. Ambaŭ datoj ne certas, sed klaras, ke Osnabruko estas la plej malnova episkopejo en la teritorio de la ĝermana tribo [[Saksoj]], kiuj sub imperiestro [[Karolo la Granda]] batiĝis de la Frankoj. En [[889]] la urbo ricevis komercajn, doganajn, kaj monerfarajn privilegiojn de [[Arnulf de Karintio]]. Ĝi estas unue priskribita kiel "urbo" en registro de 1147. Baldaŭ poste en 1157 Imperiestro [[Frederiko la 1-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 1-a]] permesis al la urbo privilegion konstrui fortikan urbomuron. Multaj el la turoj kiuj estis parto da la mezepoka fortikigo ankoraŭ videblas hodiaŭ. Osnabruko membriĝis en la [[Hansa Ligo]] en la [[12-a jarcento]], kaj ankaŭ en la [[Vestfalia Federacio da Urboj]].
 
Ankoraŭ hodiaŭ episkopejo, la urbo havas katolikan katedralon de fru-romaneca stilo. Kvankam preskaŭ neniom de la originala katedralo restis, arkeologoj malkovris ke la plej malnovaj partoj da la konstruaĵo devenas el la [[10-a jarcento]]. Tamen, plejparto da la katedralo estis konstruita en la [[12-a jarcento|12-a]] kaj [[13-a jarcento]]j, kaj la ĥorejo estas gotika aldono. Strange, la pli nova sudokcidenta turo ampleksas la kvaroblan areon kompare kun la pli malnova turo. La plano por rekonstrui la duan turon neniam efektiviĝis, do la du turoj ŝajnas misproporciaj.
 
Ĉar la civitanoj elektis sekvi la [[Reformacio|Protestantisman reformacion]], konflikto kreskis kun la Katolika episkopo kiu ne estis solvitqa ĝis la [[17-a jarcento]]. Eble la plej grava evento de la historio de Osnabruko estis la diplomata negocado inter la jaroj [[1643]] kaj [[1648]], kaj la rezultanta [[Traktato de Vestfalio]], kiu finis la [[Tridekjara milito|Tridekjaran militon]]. Ĉar la katolika kaj protestisma delegacioj rifuzis renkonti persone, la katolikoj rezidis en [[Münster]] dum la Protestantoj rezidis en Osnabruko. Ĉiutage mesaĝistoj devis rajdi de Osnabruko al Münster kaj inverse por liveri la plej novajn aktojn. La traktato diktis ke la urbo estu regnita alterne de katolika kaj protestisma episkopo. La protestismaj episkopoj estis nomita de la Duko de [[Braunschweig]]-[[Lüneburg]]. Tial, la lasta [[princo-episkopo]] ''Princo Frederiko'' (1763-1827) estis elektita en beba aĝo de 196 tagoj por ebligi al li havi la oficon plej eble longan tempon. Hodiaŭ, estas pli-malpli same multe da protestantoj kiom da katolikoj en la urbo.
 
Dum la sekularigo kaj la dissolvo de la Sankta Romia Imperio komence de la 19-a jarcento, la episkipa [[diocezo]] de Osnabruko dum la jaro [[1803]] enfalis en la regnon de [[Hanovro]] - tion konfirmis dum 1815 la Kongreso de Vieno. La diocezo ne estis reestabligita ĝis [[1858]]. La urbo daŭis kiel propraĵo de Hanovro, kaj tial iĝis parto de [[Prusio]] en [[1866]].