Hertford: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Cayley (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: right|thumb|Pordego de Kastelo Hertford '''Hertford''' estas la ĉefurbo de Hertfordshire, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavi... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:51, 19 feb. 2010
Hertford estas la ĉefurbo de Hertfordshire, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis iomete malpli of 24,200 loĝantojn.
Historio
La urbo estas tre antikva. En 673 kunvenis la eklezia Konsilio de Hertford, kie estiĝis akordo pri la kalkulo de la dato de pasko. Ankoraŭ restas multaj mezelpokaj konstruaĵoj.
Dum la granda pesto de Londono (1665-1666) la angla parlamento mallonge kunvenis en Hertford.
Ekonomio
Inter la plej gravaj dungantoj estas la loka registaro de Hertfordshire kaj bierfarejo. Multaj loĝantoj navetas al Londono.
Vizitindaĵoj
Inter la vizitindaĵoj estas:
- la restaĵoj de la originala mezepoka Kastelo Hertford (la 16-jarcenta pordega konstruaĵo nun servas kiel oficejo de la urba registaro de Hertford)
- malgranda mezepoka preĝejo, dediĉata al Sankta Leonardo, en norda antaŭurbo
- la plej antikva restanta kvakera kunvenejo de la mondo, kiu datas de 1670