Esperanta literaturo: Malsamoj inter versioj

1 061 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
'''Notu:''' La unua versio de tiu ĉi artikolo baziĝas sur la rubriko '''Esperanta literaturo''' en la [[Enciklopedio de Esperanto]]''' kiu kovris la jarojn ĝis 1934, proksimume. Notu la atentigo en tiu verko ke "pro la deven-diverseco de la esperantistaro, la ĉi-subaj aŭtoroj ne estas enklasigitaj laŭ nacio kiel je la alilingvaj literaturoj".
 
==Literaturo ĝis 1934==
=== Tradukaĵoj ===
[[Dosiero:Antoni Grabowski.jpg|right|thumb|270px|Antoni Grabowski]]
La unuaj provoj traduki literaturaĵojn en E-nEsperanton havis plej ofte la karakteron de lernejekzerco; la verkintoj sendis siajn manuskriptojn al [[L._L._Zamenhof|Zamenhof]] (tiam ĉefredaktoro de ''[[La E-istoEsperantisto]]'') kiu, antaŭ ol aperigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo ([[1889]]-[[1895|95]]) iĝis ĝenerale konataj pro sia tradukagado; inter ili troviĝis Grabowski, de Wahl, Devjatnin, Kofman kaj L. E. Meier.
 
Ĝis [[1904]] aperis libroforme nur malmultaj tradukoj, ĉar la EEsperanto-scianta publiko estis tro malgranda. Plej interesaj el la ĝis tiam aperintaj verkoj estas: La gefratoj (Goethe) kaj La Neĝa Blovado (Puŝkin) de [[Antoni Grabowski]]; Hamleto ([[William Shakespeare|Shakespeare]]) de Z, Demono (Lermontov) kaj Boris Godunov (Puŝkin) de Devjatnin; Iliado (Homer) kaj Kain (Byron) de Kofman; Princino Mary (Lermontov) de [[Edgar von Wahl]]. En tiu tempo oni plej ofte tradukis el lingvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la gepatraj lingvoj de la plimultajplimulto E-istojde Esperantistoj.
 
Kun la plivastiĝado de la E[[Esperanto-movado]] kaj la sekva plioftiĝo de int.internaciaj renkontiĝoj, plivastiĝis kaj plioftiĝis ankaŭ la tradukoj el la naciaj literaturoj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nomoj - Pujula, Inglada, Bicknell, Kotzin, Cederblad, Lengyel, Hodler, Meyer, Noel, Motteau, Roksano, Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okcidenteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La Ventego (trad. Motteau), Julio Cezaro (Lambert), Makbeto (Lambert); Macaulay - Horacio (Bicknell) - Tennyson - Gvinevero (Bicknell); [[Molière]] - L' Avarulo (Meyer), Edziĝo Kontraŭvola (Dufeutrel), Don Juan (Boirac), Georgo Dandin (Z); Conscience Blinda Rozo (van Metekebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak ([[Maria Elworthy-Posenaer]]), Kion patrino povas suferi ([[Frans Schoofs]]); Racine - Athalie kaj Esther (Noei), Prévost - Manon Lescaut (Vallienne); Goethe - [[Ifigenio en Taŭrido]] (Z); Schiller - La Rabistoj (Z), Wilhelm Tell (L. E. Meier); Grimm - Elektitaj Fabeloj ([[Kabe]]). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupassant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj.
 
La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉesigis la orienteŭropan agadon; tie aktivis: Z mem (La Revizoro de Gogol, Marta de Orzeszko), Grabowski (verkoj de Slowacki kaj Sienkiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont kaj Turgenev), kaj Devjatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Krilov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sveda, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj - latina, greka, hebrea. El la lasta Z tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testamento.
 
Malgraŭ la plivastiĝo de la E-istaroEsperantistaro, ankoraŭ persistis en tiuj rondoj la ĝenerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis almenaŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eksteraj cirkonstancoj, sed oni rajtas bedaŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne limigis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis tiun principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro ''[[El Parnaso de l' Popoloj]]'', kiu enhavas krom poemoj originalaj ankaŭ tradukojn el tridek lingvoj.
 
Antaŭ la eksplodo de la [[unua mondmilito]] aperis la jenaj verkoj diverskiale interesaj:
* ''Fantomoj'' (Turgenev - Fiŝer)
* ''Novaj Versaĵoj'' (Lermontov - Bela Manto)
* triTri tradukoj de Ŝidlovskaja: ''Princo Serebrjanij'' (A. Tolstoj), ''Stranga Historio'' (Turgenev) kaj ''Arbaro Bruas'' (Korolenko).
 
Dum la milita periodo la agado sur la literatura kampo preskaŭ tute ĉesis; kaj post [[1918]] ĝi revigliĝis nur malrapide. Rekomencis labori kelkaj el la pioniroj, sed pliparte novaj elementoj koniĝis al la E-istajEsperantistaj legantoj. El la antaŭmilitaj tradukistoj plej grava estis Grabowski; pro sia majstra traduko de la fama pola epopeo Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; jam de jaroj Grabowski revis traduki tiun verkon tiel karan al la pola popolo, sed la grandeco de la tasko longe fortenis lin de la provo. Efektivigante fine sian malnovan revon, li devis multe eksperimenti pri la lingvo; preskaŭ neatentate li iris tiun vojon, kiun post lia morto la hungara poeto Kalocsay sekvis tiom atentveke. Aliaj jam konataj figuroj, kiuj reaperis, estis L. E. Meier (Fabloj - Lessing), Ŝidlovskaja (Senlingvulo kaj La sonĝo de Makaro de Korolenko: La Kapitanfilino de Puŝkin), kaj Fiŝer (Tri Rakontoj de Puŝkin).
 
Baldaŭ evidentiĝis, ke la novuloj estas tute kompetentaj repreni la plumojn de tiuj, kiuj ne plu laboras ĉe la tradukado. Sur la unua rango staras: Hilda Dresen - estonino; Bulthuis - nederlandano; Morariu - rumano; Kalocsay kaj Bodó - hungaroj. Hilda Dresen konigis al int. legantaro poemarojn de Marie Under (Elektitaj Versaĵoj) kaj de Barbarus ([[Horizontoj]]) kaj ŝi kunredaktis la unuan volumon de la Estona Antologio. Skribante pri estona literaturo en E oni devas ne forgesi la novelaron Kvin Noveloj (Tuglas) bonege tradukitan de Seppik. Ankoraŭ malgrandas la rumana kontribuo al nia literaturo; sed tio kion ni jam havas en la tradukoj de Morariu ([[Niĉjo Mensogulo]] - Brătescu-Voineşti kaj Nobela Peko - Sadoveanu) sopirigas al pliampleksigo de tiu fako. Kvankam Bulthuis jam antaŭmilite faris tradukojn (Salome de Oscar Wilde, kaj plurajn francajn verkojn en kunlaboro kun Toucheboeuf), li tamen apartenas pli ĝuste al la postmilita periodo. Pri lia tradukkapablo atestas precipe La Malgranda Johano, alegoria historio de van Eeden, laŭdire unu el la plej popularaj verkoj en la nederlanda literaturo, La Leono de Flandrujo, el la flandra de [[Hendrik Conscience]], Imperiestro kaj Galileano el la norvega de [[Henrik Ibsen|Ibsen]] kaj Taglibro de Vilaĝpedelo el la dana de Blicher.
 
El la hungara, Kalocsay tradukis la dramon: ''La Tragedio de l' Homo'' (Madách), la popolfabelon ''Johano la Brava'' (Petöfi) kaj ''Morgaŭ Matene'' (Karinthy); Karlo Bodó atingis egale altan nivelon per siaj tradukoj de la novelaro ''Norda vento'' (Karinthy) kaj la romano ''La Cikoni-Kalifo'' (Babits). Se iu jam leginta la cititajn verkojn ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la alta rango de la hungara literaturo, kroman ateston oni povas prezenti per la poem- kaj prozkolekto ''[[Hungara Antologio]]'', kompilita de Kalocsay kunlabore kun Bodó, Szilágyi, Totsche, Halka kaj Baghy.
 
Jam supre ni atentigis pri simileco inter la laboroj de Grabowski kaj Kalocsay en la sfero de lingvo-eksperimentoj; plia simileco troveblas en tio, ke ankaŭ Kalocsay aperigis kolekton de poemtradukoj el multaj lingvoj: la verko ''[[Eterna Bukedo]]'' enhavas ĉefverkojn poeziajn el dudek lingvoj, prezentitajn en tiu brila maniero, kiun oni atendas de la plej sukcesa vivanta EEsperanto-poeto. Kaj lia traduko de la ''[[Infero de Dante]]'' estas plej nova, kaj plej granda triumfo de la poezia lingvo E-aEsperanto.
 
Nur post la morto de ZLudwik Zamenhof aperis ties traduko de la ''[[Fabeloj de Andersen]]'', en tri volumoj ([[1923]], [[1926]], [[1931]]). ''R.U.R.'' (Karl[[Karel Čapek]]) kaj ''Tridek jarojn en la Ora Nordo'' ([[Jan Welzl]]), modernaj verkoj el la ĉeĥa, aperis en EEsperanto danke al la tradukistoj de Moraviaj E-Pioniroj. El Bulgarujo venis la interesaj novelaroj: ''Nuntempaj Rakontoj'' (verkis [[Georgi Stamatov-Krestanoff]], tradukis [[Ivan Krestanov]]) kaj ''Novaj Bulgaraj Rakontoj'' (verkis [[Ivan Vazov-]], tradukis [[Atanas D. Atanasov]]); Krestanoff preparis ankaŭ la Bulgaran Antologion aperintan en [[1925]]. La [[kataluna literaturo|katalunan literaturon]] vaste konigis la ''[[Kataluna Antologio]]'' en la redakto de [[Jaume Grau Casas]], la belgan literaturon la ''Belga antologio'' (Flandra kaj Franca Partoj), la litovan: la ''[[Litova Almanako]]''.
 
Forlasante dum iom da tempo la eŭropan kampon, ni esploru la laboron sur aliaj kontinentoj. En malproksima oriento ni trafas plurajn mezepokajn teatraĵojn kaj modernajn kriminalromanojn el la japana lingvo; sur pli alta nivelo staras la aŭtobiografiaj verkoj de Ariŝima[[Takeo Arishima]]: ''Deklaracio'' kaj ''Senbedaŭre Amo Rabasen'', en la tradukoj de T. [[Tooguu Tojosato]]. Ĝis nun Ĉinujo preskaŭ nenion kontribuis al la E-aEsperanta literaturo; escepto estas la moderna dramo ''[[Ribelemaj Virinoj]]'' de M. CĈ. Kuo, tradukita de SŜ. M. Chun.
 
Post vojaĝo mensa trans la Pacifikan Oceanon kaj Amerikon, ni atingas la laborejon de la usonano [[Edward S. Payson]], kiu dum la lastaj jaroj de sia vivo tre fervore tradukis el angla lingvo: ''La Rozujo Ĉiumiljara'' kaj ''Palaco de danĝero'' (''The palace of danger'') de [[Mabel Wagnalls]], ''Mimi'' de [[GiesyJohn Ulrich Giesyy]], ''Luno de Izrael'' (''Moon of Israel'') de [[Henry Rider Haggard]] (kunlabore kun [[Montagu C.Christie Butler]]) kaj plurajn aliajn verkojn.
 
Lasta rigardo ĵetita al la eŭropa laborkampo videbligas faskon da tradukoj el dek unu lingvoj.
Lasta rigardo ĵetita sur la eŭropan laborkampon videbligas faskon da tradukoj el dek unu lingvoj; el la angla venis La Dormanto Vekiĝas (H. G. Wells - Millward), Jane Eyre (Charlotte Bronte - Bulthuis); el la flandra - Pallieter ([[Felix Timmermans]] - [[Jan van Schoor]]), Servokapabla - Marcus Tybout ([[Georges Eekhoud]] - [[Léon Bergiers]]); el la franca - Kandid (Voltaire - Lanti), La Mizantropo (Molière - Boucon), [[Bareluloj kaj Fadenuloj]] (Maurois - Berna Fabo) - el germana - En Okcidento Nenio Nova (Remarque - Kvar), La Vojo Returne (Remarque - Berger), La Hirundlibro (Ernst Toller - H. Wolff), La Okuloj de la Eterna Frato (Stefan Zweigt - I. Wolff), Romaj Elegioj kaj La Taglibro (Goethe - Kalocsay) ; el la holanda - Akbar (Limburg-Brouger - Isbrücker kaj Ziermans), Gysbreght van Aemstel (van den Vondel - Isbrücker); el la itala - Historio de Kristo (Papini Anonima), Infero (Dante - Kalocsay), Pinokjo (Collodi - Marchesi); el la kroata - La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ (Mazuraniĉ - M. Spicer); el la juda - La Sorĉistino el Kastilio (Ŝalom-Asch - Lejzerowicz); el la hebrea- Merkado la Azenpelisto (Naum Jeruŝalmi - Leono Vienano); el la rusa - Ruĝa Stelo (Bogdanov) kaj [[Per Voĉo Plena]] (Majakovskij), poemaroj tradukitaj de Rublov, Hohlov, Nekrasov, k a., Eŭgeno Onegin (Puŝkin - Nekrasov); el la sveda - Per Balono al la Poluso (Andree, Strindberg, Fraenkel - Engholm), Tra Sovaĝa Kamĉatko ([[Sten Bergman|Bergman]] - [[Birger Gerdman|Gerdman]]). La mono de sinjoro Arne ([[Selma Lagerlöf|Selma Lagerlöf]] - [[Stellan Engholm|Engholm]].)
* El la angla:
** ''[[La dormanto vekiĝas]]'' (''The Sleeper Awakes'', de [[H. G. Wells]]), tradukis [[A. Frank Millward]]
** ''[[Jane Eyre]]'' (de [[Charlotte Bronte]]), tradukis [[Hendrik Bulthuis]]
* El la flandra:
** ''[[Pallieter]]'' (de [[Felix Timmermans]]), tradukis [[Jan van Schoor]]
** ''Servokapabla - Marcus Tybout'' (de [[Georges Eekhoud]]), tradukis [[Léon Bergiers]]
* El la franca:
** ''[[Kandid]]'' (''Candide'' de [[Voltaire]]), tradukis [[Eŭgeno Lanti]]
** ''[[La mizantropo]]'' (''Le Misanthrope ou l'Atrabilaire amoureux'' de [[Molière]]), tradukis [[Boucon]]
** ''[[Bareluloj kaj fadenuloj]]'' (''Patapoufs et filifers'' de [[André Maurois]]), tradukis [[Berno Fabo]]
* El la germana:
** ''[[En Okcidento Nenio Nova]]'' (de [[Remarque]]), tradukis Kvar
** ''[[La Vojo Returne]]'' (de [[Remarque]]), tradukis Berger
** ''[[La Hirundlibro]]'' (de [[Ernst Toller]]), tradukis [[Helene Wolff]]
** ''[[La Okuloj de la Eterna Frato]]'' (''Die Augen des ewigen Bruders'' de [[Stefan Zweig]]), tradukis [[I. Wolff]]
** ''[[Romaj elegioj]]'' (''Römische Elegien'' de [[Johann Wolfgang von Goethe]]), tradukis [[Kálmán Kalocsay]]
* El la nederlanda:
** ''Akbar'' (Limburg-Brouger - Isbrücker kaj Ziermans)
** ''Gysbreght van Aemstel'' (van den Vondel - Isbrücker)
* El la itala:
** ''Historio de Kristo'' (Papini Anonima)
** ''Infero'' (Dante - Kalocsay)
** ''Pinokjo'' (Collodi - Marchesi)
* El la kroata:
** ''La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ'' (Mazuraniĉ - M. Spicer)
* El la juda:
** ''La Sorĉistino el Kastilio'' (Ŝalom-Asch - Lejzerowicz)
* El la hebrea:
** ''Merkado la Azenpelisto'' (Naum Jeruŝalmi - Leono Vienano)
* El la rusa:
** ''Ruĝa Stelo'' (Bogdanov) kaj ''[[Per Voĉo Plena]]'' (Majakovskij), poemaroj tradukitaj de Rublov, Hohlov, Nekrasov, k a., Eŭgeno Onegin (Puŝkin - Nekrasov)
* El la sveda:
** ''Per Balono al la Poluso'' (Andree, Strindberg, Fraenkel), tradukis [[Stellan Engholm]]
** ''Tra Sovaĝa Kamĉatko'' ([[Sten Bergman]]), tradukis [[Birger Gerdman]]
** ''La mono de sinjoro Arne'' ([[Selma Lagerlöf]]), tradukis [[Stellan Engholm]]
 
=== Originalaj verkoj ===
 
Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo.
[[Dosiero:Wasniewski.jpg|thumbdekstra|270pxeta|right270px|Jozefo Wasniewski]]
La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de [[L. L. Zamenhof]] mem, kiu en sia [[Unua Libro]] ([[1887]]) publikigis siajn poemojn ''[[Mia penso]]'' kaj ''[[Ho, mia kor']]!'', el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de ''[[La Esperantisto]]'' presiĝis originalaĵoj de [[Ludwig Emil Meier]], [[Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko]], Grohn, Fez ([[Feliks Zamenhof]]), kaj [[Martin Goldberg]]. En [[1896]] aperis la unua aparte presita poemo: ''[[Nevola Mortiginto]]'' de [[Vasilij Devjatnin]]. En la serio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj ''[[Kraljeviĉ Marko]]'' ([[M. Abesgus]]), ''[[El la Vivo de la E-istoj]]'' ([[V. Stankeviĉ]]), ''[[En la Brikejo]]'' ([[Józef Waśniewski]]), kaj ''[[Du Mirrakontoj]]'' ([[Otto W. Zeidlitz]]). ''La [[Fundamenta Krestomatio]]'' unue eldonita en [[1903]], enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de ''La E-isto'' kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Internacia.