Erich Maria Remarque: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: an:Erich Maria Remarque
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
|nacieco = [[Germanioj|Germania]]
}}
'''Erich Maria REMARQUE''' [eriĥ maria reMARK] (naskiĝis la {{daton|22|junio|1898}} en [[Osnabrück]], mortis la {{daton|25|septembro|1970}} en [[Locarno]]) estis [[Germanio|germana]] [[verkisto]].
 
Remarque naskiĝis en [[Osnabrück]]. Lia origina nomo estis Erich Paul REMARK, ekde 1923 li nomis sin REMARQUE. Li havis 18 jarojn, kiam li iris al la fronto kiel soldato. Post la Unua Mondmilito li vivtenis sin interalie kiel librotenisto, komercisto, instruisto kaj redaktoro.
 
En la jaro [[1929]] Remarque publikigis sian plej faman verkon ''Im[[En Westenokcidento nichtsnenio Neuesnova]]'' (''EnIm OkcidentoWesten nenionichts novaNeues''), kiu el la perspektivo de 19-jara frontsoldato priskribis la tutan kruelecon de la [[Unua Mondmilito]]. Pluraj fortaj, efektaj kaj pensigaj verkoj sekvis. Ili en efika, emociiga lingva stilo realisme priskribis la tempon tuj post la milito (kaj la paradoksecon kaj cinismon de la socia "moralo" rilate tion) en ''Der Weg zurück'' ''(La vojo returne)''. Aliaj verkoj temas pri la jaroj [[Inter-du-milita epoko|postaj]], ĉefe la [[Naziismo|nazitempaj]] jaroj, kaj [[Dua mondmilito|duamilitatempaj]], elvokante samtempe la malfacilegajn vivproblemojn estigitaj de tiaj teruraj okazintaĵoj: la vivo de la germanaj fuĝintoj ekzilitaj (en scenoj kaj situoj, kiuj multflanke retroviĝas nuntempe je aliaj enmigrintoj el multaj landoj al Eŭropo), la travivaĵoj sur la orienta fronto kaj en germanaj urboj dum la bombadoj, travivaĵoj en [[Listo de naziaj germanaj koncentrejoj|koncentrejo]].
 
En la jaro [[1933]] la nazioj malpermesis kaj bruligis liajn verkojn. Remarque ekde [[1931]] jam vivis en [[Svislando]], poste li elmigris al Usono kaj fariĝis usonano. Li edziĝis al usona eksaktorino [[Paulette Goddard]]. En [[1948]] li revenis al [[Svislando]], kie li mortis en [[Locarno]]. Liaj romanoj publikigitaj ĵus post la fino de la Dua Mondmilito estis malbone taksitaj en Germanio, ĉar germanoj ne estis pretaj akcepti la priskribon de tio, kio estis farata nazitempe, kune kun ĉia ties krueleco.
 
== Listo de verkoj ==
* ''Die Traumbude'' (1920)
* ''Station am Horizont'' (1927/28)
* ''Im Westen nichts Neues'' (''[[En okcidento nenio nova]]'', 1929)
* ''Der Weg zurück'' (''[[La vojo returne]]'', 1931)
* ''Drei Kameraden'' (1938)
* ''Liebe deinen Nächsten'' (1941)