Bolŝeviko: Malsamoj inter versioj

15 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
e
roboto aldono de: fy:Bolsjewisme; cosmetic changes
e (roboto aldono de: he:בולשביזם)
e (roboto aldono de: fy:Bolsjewisme; cosmetic changes)
'''Bolŝeviko''' (aŭ '''bolŝevisto''') estas iama nomo por partianoj de [[KPdSU]] (Komunista partio de Sovetunio).
 
La nocio estiĝis en [[1903]] dum la dua [[partikongreso|partikongresa]] de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio ([[SDLPR]]) en [[Londono]]. La sekvantoj de [[Lenin]] formis en tiu partikongreso plimulton en la partio (ruse ''bolŝinstvo''), kaj pro tio oni nomis ilin bolŝevikoj. La malplimulto nomiĝas (ruse ''menŝinstvo'') [[menŝeviko]]j.
 
La bolŝevikoj estis pli radikalaj ol la aliaj partoj de la partio. Ili klopodis por baldaŭa falego de la [[caro]]j kaj enkonduko de [[komunismo]]. La menŝevikoj havis la saman celon, sed ili volis enkonduki nur sufiĉajn reformojn, pro tio la bolŝevikoj nomis ilin pli poste oportunistoj.
 
La diferenco inter la du frakcioj kreskis ĝis [[1912]] daŭre, pro kio dum la 6-a ''Tutrusia Partia Konferenco'' en [[Prago]] la bolŝevikoj ekskludis la menŝevikojn.
 
Ĉe eko de la [[unua mondmilito]], la bolŝevikoj kondamnis la partoprenon de Rusio kiel ''imperialistan agresion''. Ili tre fortiĝis kiam la caraj trupoj malvenkiĝis sur preskaŭ ĉiu fronto. En la [[Oktobra Revolucio]] de [[1917]], ili iĝis la plej forta movado. La - el ekzilo - reveturinta Vladimir Iljiĉ [[Lenin]] transprenis la gvidon de la komunistoj.
 
En la [[Rusa Enlanda Milito]], komenciĝinta en [[1918]], batalis la ''ruĝoj'' kontraŭ la ''blankoj''. La blankoj estis komuna nocio por ĉiu kontraŭbolŝevika forto.
 
[[Lev Trockij]] gvidis la [[Ruĝa Armeo|Ruĝan Armeon]], kiu sukcese batalis kontraŭ la blankoj. Ĝis [[1922]] akiris la bolŝevikoj preskaŭ la tutan teritorion de la iama cara imperio. Tio okazis per ekonomia modelo de tiel nomata [[militkomunismo]], dum kio ĉiu entrepreno staris sub ŝtata kontrolo. La agresivaj, mizerigaj agoj de la bolŝevikoj kondukis al malsatmizero kaj ribeloj de la popolo. En [[1921]] ŝanĝis la militkomunisman ekonomion la modelo de [[Nova Ekonomia Politiko]].
 
En [[1918]] (6-8-a de marto) la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio ([[SDLPR]]) alinomiĝis al "Komunista Partio de Rusio" kaj ekde decembro de [[1925]] ''Komunista partio de Sovetunio'' kun aldono de la vorto (bolŝevika).
* [[Rusia revolucio de 1917]]
* [[KPSU]]
 
[[Kategorio:Komunismo]]
[[Kategorio:Historio de Rusio]]
[[fi:Bolševikit]]
[[fr:Bolchevik]]
[[fy:Bolsjewisme]]
[[gl:Bolxevique]]
[[he:בולשביזם]]
148 119

redaktoj