Fajroestingisto: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
'''Fajroestingisto, fajrobrigadano''' aŭ '''fajrobrigadisto''' estas ano de speciala [[taĉmento]] (profesia aŭ volontula), kies tasko estas batali kontraŭ [[incendio]]j.
 
== Historio ==
 
Oni atribuas al la Romia Imperiestro [[Cezaro Aŭgusto]] la kreadon de la unua taĉmento de fajrestingistoj en la urbo de [[Romo]].
En la antikva [[Romo]] kaj tiu de [[Julio Cezaro]], [[Marko Licinio Kraso]] estis unu el la plej riĉaj personoj de la urbo, ties riĉo devenis el la domposedo kaj luo, sed la legendo atribuas al li la honoron esti la organizinto de la unua servo kontraŭ incendioj de [[Romo]]; por caertigi, ke siaj [[fajrestingistoj]] havu ĉiam laboron, li organizis ankaŭ la unuajn taĉmentojn de "''incendiistoj''" el kiuj oni havas referencojn en la [[Historio]]. Sed tiuj kuriozaj fajrestingistoj estis kontrolitaj de [[Kraso]], kiu estis ambicia kaj krudela, kaj ne ordonis estingi la incendion se la posedanto ne vendus ĝin je favora prezo tiumomente. Homoj preferis atingi la monon de maljusta vendo antaŭ havi detruitan domon.
 
== Taskoj ==
[[Image:Car crash in Downtown Saragossa.jpg|thumb|200px| Fajroestingisto forsavantaj okupanton de akcidenta aŭto en [[Zaragoza]]]]
Aktuale la ''' Fajrestingistoj''' (aŭ la ''taĉmento de fajrestingistoj'') estas organizo kiu dediĉas sin al:
[[Image:Lightmatter carbq.jpg|thumb|200px|Estingi [[fajro]]jn kiel tiu estas la ĉefa tasko de fajrestingistoj]]
 
== Organizado ==
Plej parto de fajrestingistoj estas en publikaj organizoj, kaj estas de du tipoj: pagaj aŭ volontuloj, ambaŭ profesiuloj. Ekzistas ankaŭ aliaj pli eksterordinaraj tipoj, kiel privataj fajrestingistoj (kiel FALK - [[Danio]]), taĉmentoj de fajrestingistoj en fabrikoj kaj entreprenoj (kiel tiuj de [[kemia industrio]]) kaj taĉmentoj de fajrestingistoj en [[universitato]]j, kiuj ĝenerale kunlaboras en scienca priserĉado rilate la profesion, krom ties specifaj taskoj.
 
Ankaŭ [[Peruo]], [[Ĉilio]] kaj [[Domingo]] estas landoj kie estas nur volontaj fajrestingistoj kiel ununura jura institucio dividita en diversaj taĉmentoj kaj rotoj, kies membroj ricevas nek pagon nek salajron, kaj kiuj atingas resursojn pere de donacoj por aĉeti materialon, ekipojn kaj trejnadon por la membroj.
 
== Krizalvokoj ==
Por alvoki la fajrestingistojn kaze de urĝa krizo, la [[telefono|telefonnumero]] estas '''112''' en ĉiu lando de la [[Eŭropa Unio]]. En aliaj ŝtatoj la telefonnumeroj estas aliaj. Ekzemple, en [[Usono]] estas ''911'' tradicie, en [[Peruo]] estas ''116'', en [[Venezuelo]] ''171'', en Ĉilio ''132'', en [[Argentino]] ''100'' aŭ ekde kelkaj jaroj kiel en [[Usono]] ankaŭ ''911''.
 
Sennoma uzanto