Koblenz AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Koblenz datiĝas el la jaro [[1010]] kiel ''Confluentia''. La latina nomo signifas ''kunfluejo'' kaj estas alludo al la kunfluo de Rejno kaj Aro.
 
En la jaro [[1269]] la tiama Senjoro Walter de Klingen vendis la vilaĝon kune kun la urbeto [[Klingnau]] al la [[episkopo|Episkopejo]] [[Konstanco DE|Konstanco]]. Krom la Episkopejo Konstanco ankaŭ la [[Habsburgoj]], la [[Johanitoj]] kaj la [[Monaĥejo Sankt-Blasien]] posedis rajtojn pri la vilaĝo.
 
Post la konkero de Argovio fare de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] en la jaro [[1415]] Koblenz estis atribuita al la [[Grafejo Baden]]. La Ĵurkomunumo sukcesis akiri praktike ĉiujn rajtojn pri la vilaĝo de la diversaj antaŭaj posedantoj kiel la Episkopejo de Konstanco.
 
Sur iama insulo en Rejno kun la nomo ''Judenäule'' troviĝis dum longa tempo la ununura tombejo, kie [[judoj]] en [[Svislando]] rajtis entombigi siajn mortintojn. Nur en la jaro [[1750]] la judoj ricevis en Svislando propran tombejon inter la vilaĝoj [[Engingen AG|Endingen]] kaj [[Lengnau AG|Lengnau]]. La insulo iom post iom kunkreskis kun la germana flanko. En la jaroj [[1954]] kaj [[1955]] la restintaj homaj restaĵoj en la iama juda tombejo estis eltombigitaj kaj portitaj al la tombejo en Endingen.
 
Kiam en la jaro [[1798]] okaze de la [[Helveta Revolucio]] francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama [[Kantono Baden]]. Dum la militoj inter [[Francio]] kaj [[Aŭstrio]], la fronto pasis tre proksime de la urbeto. En la jaro [[1814]] aŭstraj trupoj instalis milithospitalon en la [[Monaĥejo Sion]] en [[Klingnau]].
 
Per la mediacia akto en la jaro [[1803]] la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova [[Kantono Argovio]]. Klingnau fariĝis komunumo de la argovia [[distrikto Zurzach]].
 
==Vidu ankaŭ==