Robert Phillipson: Malsamoj inter versioj

308 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
Ĝisdatigis la informon por inkluzivi la Linguapax-premion 2010
(Ĝisdatigis la informon por inkluzivi la Linguapax-premion 2010)
'''Robert PHILLIPSON''' (naskita la [[16-a de marto|16-an de marto]] [[1942]] en [[Anglio]]) estas brita [[lingvisto]] vivanta en [[Danlando|Danio]]. Li estis estro de la departemento pri lingvoj kaj kulturoj en la [http://www.ruc.dk universitato de Roskilde] poste fariĝis esploranta [[profesoro]] de la departemento pri la [[angla lingvo]] de [http://cbs.dk Kopenhaga Komerca Altlernejo] (en [[Kopenhago]]).
 
Li esploras kaj publikigas pri [[interlingvistiko|interlingvistikaj]] kaj [[anglistiko|anglistikaj]] temoj: [[lingvopolitiko]] kaj precipe [[lingva imperiismo]], pri la rolo de la angla lingvo en la mondo kaj pri [[lingvoinstruado]]. En sia libro "[[Ĉu nur-angla Eŭropo?]]" li dediĉas kvar paĝojn al [[Esperanto]]; laŭ li Esperanto proponas funkcikapablan alternativon al la fuŝ-uzata angla.
 
[[1996]] en [[Prago]], [[1999]] en [[Berlino]] kaj [[2007]] en [[Jokohamo]] li estis partoprenanto kaj preleganto en [[Nitobe-Simpozio|Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj]].
 
Je la [[Internacia Tago de la denaska lingvo]] 2010 (la 21an de februaro), la Instituto Linguapax anoncis, ke Phillipson gajnis la Linguapax-Premion kune kun [[Miquel Siguan i Soler]].<ref>[http://www.linguapax.org/en/linguapax-award/2010-edition "Linguapax Award, 2010 Edition"]</ref>
 
Phillipson havas tri gefilojn (Caspar, Thomas, Louise). Li estas edzo de [[Tove Skutnabb-Kangas]].
:*"'''Linguistic imperialism'''", Oxford University Press, 1992
:*"'''English-Only Europe?''' - Challenging Language Policy",<br>Unua eldono 2003 Routledge, London / New York,<br>esperantlingve "[[Ĉu nur-angla Eŭropo?]]- Defio al lingva politiko"<br>en traduko de [[István Ertl]] (Rotterdam : [[UEA]], 2004)
 
==Notoj==
{{Reflist}}
 
==Eksteraj ligoj==