Bauhaus Dessau: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Cethegus (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:21, 23 aŭg. 2005

La Bauhaus (aŭ baŭhaŭs-stilo, baŭhaŭso) estas la plej fama arto-, dezajno- kaj arkitekturlernejo de moderna arto en Germanio , kiu kzistis ekde 1919 ĝis 1933. La Bauhaus fondiĝis en 1919 en Weimar, loko de la tiea artlernejo Weimar. En 1925 ĝi translokiĝis al Dessau – ekde 1926 funkciis en la konstruaĵo Bauhaus Dessau. La Bauhaus devis translokiĝis en 1932 al Berlino kaj ĝi finis tie la agadon en 1933

Bauhaus Dessau

En 1925 pretiĝis la unuaj mebloj el la nova materialo ŝtaltubo kaj la unuaj pendoseĝoj (planitaj far Marcel BREUER, Mart Stam kaj Ludwig Mies van der Rohe). Kunlaboro komenciĝis kun la industrio.

Oni inaŭguris la 4-an de decembro en 1926 la novajn – planita de Gropius- baŭhaŭs-konstruaĵojn. Tiu metiejo estis tute vitrizigita.

En 1928 (1-a de aprilo) Gropius retiriĝis kiel direktoro. Je lia propono, elektiĝas la svisa arkitekto Hannes MEYER nova direktoro, kiu esprimis dezirojn "popolbezono antataŭ luksusbezono", sed li ankaŭ instigis la kunlaboron kun la industrio.

Bauhaus

Ekde 1930 ĝis 1933 gvidanto estis la arkitekto Ludwig Mies van der Rohe.

En 1945, la konstruaĵo de Bauhaus en Dessau estis parte detruita. ĝi estis rekonstruta nur en 1976.