Filistro: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
(Nova paĝo: Kiel '''filistro''' oni nomas malŝate spirite malvastajn personojn, kiuj elstaras pro spirita malmovebleco, klara konformeco kun sociaj normoj, malinklino kontraŭ ŝanĝoj de la ku...)
 
 
== Filistroj en la literaturo ==
En sia romano ''Der ewige Spießer'' (La eterna filistro), aperinta en 1930, verkisto [[Ödön von Horváth]] karakterizas filistron kiel ''"hipoĥondrian miiston, kiu alstrebas, ĉie malkuraĝe sin adapti kaj falsi ĉiun novan ideon proprigante tiun al si."'' La filistro travojaĝas la tutan mondon kaj tamen nur vidas sin mem. Kio estas bonbona kaj malbona, li scias sen pripensado.
 
La literaturo de la 19-a jarcento ŝajnas koni du kategoriojn de filistroj. [[Charles Dickens]] priskribas la bonaniman filistron; tiu estas homo, kiu servutas al supraĵa societemo kaj krome ŝatas resti en asocioj. Sendanĝeraj ŝercoj kaj iaspeca familia moviĝo dominas. La malicaj variaĵoj de filistroj aperas ĉe [[Honoré de Balzac]] en ties romano ''La etburĝoj'': malico, klaĉemo, [[kalumnio]] kaj [[perfido]], [[orgojlo]], ĉiosciemo kaj brustoŝveliteco dominas. ''La regato'' en la samnoma romano de [[Heinrich Mann]] el 1914 estas oportunisto, kunulaĉo kaj konformisto servutema al aŭtoritato.
Sennoma uzanto