Korsiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 69:
 
=== Prahistorio ===
* ekde -10000 : homoj vizitas la insulon.
* c. -6500 : homoj ĉeestas sur la tuta insulo, lasante postsignojn (el la [[Kabo Korsika]] ĝis [[Bonifacio]]).
* -5000 : la pra-korsika civilizacio komencas.
* -1500/-1300 : la civilizacio de la ''Torreanoj'' komencas ; ili konstruas [[menhiro|menhirajn statuojn]] kaj ''turojn''.
 
=== Antikva epoko ===
* -565 : la [[Foceo|Foceanoj]] fondas Alalia-n, la "salan civiton" (la nunan [[Aleria]]-n).
* -535 : post longdaŭra ŝipbatalo, dum kio la [[Foceo|Foceanoj]] perdas ĉirkaŭ sesdek da siaj ŝipoj, la [[Etruskoj]] el [[Toskanio]] alianciĝitaj al la [[Kartago|Kartaganoj]] elpelas la [[Antikva Grekio|Grekojn]] ; tiu batalo signas la kolapson de la focea marimperio.
* -453 : la [[Sirakuzo|Sirakuzanoj]] el [[Sicilio]], kondukitaj de [[Gelono]], elpuŝas la Etruskojn. La Sirakuza admiralo ''Apelles'' fondas urbon nomatan ''Syracusenus Portus'' (nunan [[Porto-Vecchio]]-n).
* -384 : Denizo 1-a, tirano de Sirakuzo kaj posteulo de Gelono, decidas neniigi la pretendon de [[Punikoj]] sur la tuta [[Tirena maro]]. Por tio, li okupacigas la malgrandajn insulojn, la gravajn lokojn de la orienta bordo kaj igas el ''Syracusenus Portus'' antaŭiĝitan bazon, kiun li uzas por prigardi la ĉirkaŭajn regionojn.
* -280 : la Kartaganoj, subtenitaj de ''torreanoj'' dungosoldatoj servante en la armeaj rangoj jam de la [[5-a jarcento a.K.]], forpelas la Sirakuzanojn .
* -259 : sekve al decido farita antaŭ kvin jaroj, je la eko de la [[Unua Punika Milito]], la [[Romio|Romianoj]] entreprenas la konkeraĵon de Korsiko; ekkondukante gravan ŝiparon, ''Publius Cornelius Scipio'', alinome [[Skipio Afrika]], nokte kaptas ''Alalia''-n; tiu-epoke ŝajnus, ke la civito estis libera, priloĝata ambaŭ de Etruskoj kaj de Kartaganoj. Skipio ĝin bruligas kaj renomas ĝin ''[[Aleria]]''.
* -238 : [[Tiberius Sempronius Gracchus]] kondukas duan romian ekspedicion; Korsiko kaj [[Sardio]] estas kuniĝitaj por krei la romian provincon de [[Corsica et Sardinia]].
* -235 : [[Spurius Carvilius Maximus]] direktas kvinan ekspedicion el Romio kontraŭ Korsiko.
* -232 : la ''Romiaj Kronikoj'' citas junan Romianon nomatan ''Cristino''-n, kiel tiu, kiu donis la venkon al Carvilius.
* -227 : sekve de nova ribelo, Romio konsentas al Korsiko provincan reĝimon kune kun la "rajtoj de la latinaj popoloj".
* -162 : la "Romia paco" komencas post unu jarcento da milito kaj dudeko da ekspedicioj.
* -105 : ''Mariana'' estas fondita ĉe la sudo de la nun [[Bastia]].
 
=== Alta Mezepoko ===
* [[455]]: la [[Romio|romia okupacio]] finas kaj la [[Vandaloj]] de reĝo [[Genseriko]] invadas Korsikon, post la konkerado de [[Africa romana|Romia Afriko]]''; la unuaj epidemioj de [[malario]] okazas.
* [[534]]: la [[Bizanca imperio|bizancaj trupoj]] de generalo [[Belisario]], konkeranto de la afrika vandala reĝujo, forpelas la [[Vandaloj]]n.
* [[550]]: la [[Ostrogotoj]] el Italujo de reĝo Totila, militante kontraŭ [[Bizancio]], enstormas plurfoje en la insulon.
* [[590]]: la [[papo]] [[Gregorio la Granda]] intermetas sin kaŭze de la bizancaj rabaĵoj.
* [[704]]: la [[Saracenoj|saracenaj]] [[pirato]]j unuafoje enstormas.
* [[725]]: [[Lombardoj]] el Italujo de reĝo [[Liutprando]] invadas Korsikon.
* [[771]]: naskiĝas legendo de la romia princo ''Ugo Colonna'', sendita sur la insulo de papo [[Stefano la 3-a (papo)|Stefano la 3-a]] kun mil piedsoldatoj kaj ducent rajdosoldatoj, kiu elpelas la Saracenojn de "reĝo ''Negolone''" post tridek jaroj da luktado.
* [[774]]: la reĝo de la [[Frankoj]], [[Karolo la Granda]], iĝita reĝo de la Lombardoj, cedas Korsikon al [[Papaj Ŝtatoj]].
* [[806]]: la Saracenoj enstormas denove : le invaduloj estas forpelitaj per floto sendita de reĝo [[Pipino de Italio]], unu el la filoj de Karolo la Granda, iĝita en [[800]], [[Sankta Romia Imperio|imperiestro de Okcidento]].
* [[807]]: [[Islamo|islamanoj]] el [[Hispanio]] enstormas; ili estas elpuŝitaj de Burĉardo, [[konestablo]] sendita de Karolo la Granda; ŝipbatalo okazas ĉirkaŭ [[Porto-Vecchio]] kostante dektri ŝipojn kaj miloj da mortintoj al la invadantoj.
* [[809]]: laŭ la [[Analoj de Sankta Berteno]], la "Maŭroj, el Hispanio, invadas Korsikon kaj dum la paska sabato detruas civiton, kie ili lasas pluvivi nur ĝian episkopon kaj kelkajn gemaljunulojn kaj gekriplulojn". Tiu civito povus esti Aleria.
* [[825]]: la [[Franka imperio|franka imperiestro]] [[Ludoviko la 1-a (Francio)|Ludoviko la Pia]], unu el la filoj de Karolo la Granda, sendas en Korsikon sian filon [[Lotaro la 1-a (Franka Regno)|Lotaron]], kaj poste en [[828]] la grafon de Toskanio [[Bonifaco la 2-a (Toskanio)|Bonifacon la 2-an]], por forpeli la Maŭrojn el tie; tiu-ĉi, post la rekonkerado de la preskaŭan tuton da la insulo, pelas la Maŭrojn ĝis en Afriko; li fondas urbon [[Bonifacio (Korsiko)|Bonifacio]]-n en [[830]].
* [[1014]]: la Saracenoj de reĝo (aŭ ĉefo) Abu Hosejn Mogehid enstormas lastfoje kaj ilin venkas [[Pizo|piza]]-[[Ĝenovo|ĝenova]] floto.
 
=== Regado de Pizo, de Aragono kaj de Ĝenovo ===
* [[1077]]: [[Gregorio la 7-a]] konfidas administradon de Korsiko al episkopo de [[Pizo]].
* [[1133]]: la korsikaj episkopujoj estas apartigitaj en du grupojn (unu por Ĝenovo kaj la alia por Pizo).
* [[1195]]: [[Ĝenovo]] establiĝas ĉe [[Bonifacio]].
* [[1268]]: Ĝenovo establiĝas ĉe [[Calvi]].
* [[1284]]: Ĝenovo venkas Pizon dum la ŝipbatalo de Meloria; Korsiko iĝas la proprietaĵo de Ĝenovo, kiu iĝas superreganta en [[Mediteraneo]]; Pizo estas evikciita.
* [[1297]]: papo [[Bonifaco la 8-a]] kreas la [[Reĝlando de Sardio kaj Korsiko]], koncesiita kiel feŭda regiono al [[Kronlando de Aragono]].
* [[1363]]: la ''Ghjuvannali'', kunfratejo laudegante ne-perforton, estas persekutitaj kaj ekstermitaj, rezultigante al 20 000 homoj ekskomunikitaj kaj buĉitaj.
* [[1383]]: Ĝenovo fondas [[Bastia]]-n.
* [[1401]]: la grafo de Korsiko Arrigo della Rocca mortas; lia filo aliĝas la partion Ĝenovan.
* [[1405]]: Vincentello de Istrio, subtenata de Aragono, estas elektita grafo de Korsiko ĉe [[Biguglia]].
* [[1418]]: Vincentello de Istrio venkas decidige la ĝenovan armeon apud Biguglia; Aragona estreco nomumas lin vicreĝon.
* [[1420]]: la reĝo [[Alfonso la 5-a (Aragono)|Alfonso la 5-a]] de Aragono intervenas kun sia ŝiparo por siegi kontraŭ [[Bonifacio]].
* [[1434]]: la grafo kaj vicreĝo de Korsiko Vincentello de Istrio estas kapdetranĉita en Ĝenovo.
* [[1511]]: la lasta regnestra nobelo de la Rocca, Rinuccio della Rocca, mortas; la tuta insulo pasas sub la rekta potenco de Ĝenovo.
* [[1515]]: la lasta grafo de Korsiko, Giovan Paolo de Leca, mortas ekzilite en Romo.
* [[1526]]: periodo de pestepidemio komencas kaj daŭras kvar jaroj.
* [[1551]]: [[Sampiero Corso]] okupas Korsikon kun la [[Otomana Imperio|Turkoj]] komisie de [[Francio]].
* [[1559]]: per la [[traktato de Le Cateau-Cambrésis]], Korsiko estas redonita al [[Ĝenovo]].
* [[1594]]: la unua historio de Korsiko estas publikigata.
* [[1725]]: naskiĝas [[Pasquale Paoli]].
* [[1729]]: la Korsikanoj ekribelas sekve al malbonaj rikoltoj kaj al novaj impostoj.
* [[1730]]: en decembro okazas la Asembleo de Sankta-Pankraco; Korsiko deklaras sin mem sendependa.
* [[1731]]: la imperiaj trupoj alvenas en Korsikon pro peto de [[Ĝenovo]].
* [[1732]]: estas deklarita la paco de [[Corte]], kiu ne estos respektata.
 
=== Regado de Pasquale Paoli (1735-1769) ===
[[Dosiero:Pasquale Paoli by W Beckey.jpg|thumb|Pasquale Paoli]]
* [[1735]]: je la 30-a de januaro, la Asembleo de [[Orezza]] deklaras sendependecon.
* [[1735]]: la unua [[korsika konstitucio]] estas subskribita.
* [[1736]]: aventuristo [[Teodoro de Neuhoff]] iĝas "reĝo de la Korsikanoj".
* [[1737]]: [[Francio]] kaj Republiko de [[Ĝenovo]] subskribas konvencio de [[Versailles]].
* [[1738]]: la Francoj unue intervenas.
* [[1747]]: la Francoj due intervenas.
* [[1755]]: je la [[14-a de julio]], la Asembleo de [[monaĥejo Sankta-Antonio de la Casabianca|Sant'Antone di a Casabianca]] proklamas [[Pasquale Paoli]] kiel "generalo de la Nacio"; komencas sendependeco.
* [[1755]]: la dua korsika [[konstitucio]] estas subskribita, en kiu Pasquale Paoli difinas "la rajton de la popoloj disponi pri sin mem3mem".
* [[1765]]: malfermiĝas la [[Universitato de Korsiko]] en Corte.
 
=== Franca Korsiko ===
[[Dosiero:Ingres, Napoleon on his Imperial throne.jpg|thumb|Napoleon la 1-a]].
* [[1768]]: je la [[15-a de majo]] per la [[traktato de Versailles (1768)|traktato de Versailles]] Ĝenovo cedas Korsikon al Francio.
* [[1768]]: je la [[9-a de oktobro]], la trupoj de Pasquale Paoli forfurigas la francan armeon ĉe Borgo.
* [[1769]]: je la [[8-a de majo]], la trupoj de Pasquale Paoli malvenkas la [[batalon de Ponte Novu]], kaj Korsiko iĝas franca.
* [[1769]]: je la [[13-a de junio]], Pasquale Paoli eliras el Korsiko al [[Britio]].
* [[1769]]: je la [[15-a de aŭgusto]], [[Napoléon Bonaparte]] naskiĝis en [[Ajaccio]].
* [[1769]]: [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]] fermas la Universitato de Corte.
* [[1789]]: Nacia Asembleo dekretas, ke “Korsiko estas parto de Francio”.
* [[1790]]: la departemento Korsiko estas kreita kun Bastia kiel ĉefurbo.
* [[1793]]: Korsiko estas dupartigita departementoj [[Liamone (departemento)|Liamone]] kaj [[Golo (departemento)|Golo]].
* [[1794]]: Angla-Korsika regno estabiĝas.
* [[1796]]: la francaj trupoj rekaptas insulo, kiun la Britoj malokupas.
* [[1796]]: Korsiko enhavas 150 000 loĝantojn.
* [[1805]]: dekreto rajtigas prokaston por uzo de franca lingvo en la publikaj aktoj en Korsiko, regiono [[itala]]-parolanta ĝis 1858.
* [[1807]]: Pasquale Paoli mortas.
* [[1811]]: la departemento Korsiko estas rekreata sed Ajaccio ĉefurbas.
* [[1821]]: [[Napoléon Bonaparte]] mortas sur insulo [[Sankta Heleno]].
* [[1840]]: skribisto [[Prosper Mérimée]] vojaĝas en Korsikon.
 
== Famaj korsikanoj ==