Bradipo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 21:
'''Bradipoj''' aŭ, laŭ komuna nomo, '''[[trifingraj pigruloj]]''', estas [[Nov-Tropika ekozono|novtropikaj]] [[mamulo]]j de genro '''''Bradypus''''' el familio '''Bradypodidae'''. En la genro estas kvar nun vivantaj specioj: [[Griza bradipo]] (''[[Bradypus variegatus]]''), [[Kolharara bradipo]] (''Bradypus torquatus''), [[Blankabrusta bradipo]] (''Bradypus tridactylus'') kaj [[Pigmea bradipo]] (''Bradypus pygmaeus'').
 
Malgraŭ simileco al pli grandaj kaj iom pli rapidaj [[ĥelepo]]j ([[dufingraj pigruloj]]), tiuj du genroj ne estas tre parencaj.<ref name=xen3>{{cite web | url = http://xenarthra.org/sloth/bradypus/ | title = 3-Toed Sloths | accessdate = 2007-04-09}}</ref> Ambaŭ ili emas loĝi en similaj kondiĉoj, kaj en plejparto de iliaj arealoj estas unu specio de bradipo kaj unu specio de ĥoleopoĥelepo, kiuj kunekzistas paralele.
 
La morfologio de korpo de bradipo adaptiĝis al surarba vivmaniero. AbsolutaAbsolutan plejpartoplejparton de sia vivo bradipo pendas sur branĉoj per siaj grandaj, kurvataj ungegoj, manĝante foliojn kaj malrapidege moviĝante, kiam la folioj elĉerpiĝas. Plej ofte ili troveblas en arbeda aŭ arbusta nivelo de la ĝangalo, sed foje ili moviĝas al la altaj kronoj de la [[kanopeo]]. Se bradipo falas aŭ estas metita sur grundon, ĝi ne povas iri en kvarpieda maniero kaj devas rampi, tenante sin per antaŭaj brakoj kaj ungegoj. Bradipoj estas konataj pro sia malrapido. Maksimuma rapido de moviĝo de bradipo estas ĉ. 0.24 km/h.<ref>http://www.infoplease.com/ipa/A0004737.html</ref> Kvankam sur grundo kaj en la arboj bradipoj moviĝas tre malrapide, ili sufiĉe lerte naĝas en la akvo.
 
Sciencistoj ne scias ĝuste, kiam la bradipoj pariĝas, sed laŭ observoj de apero de idaro tio devas esti iam inter februaro kaj marto. La idoj klingas al dorso de sia patrino dum ĉirkaŭ 9 monatoj. Felo de bradipoj estas brun-griza, sed ĝi ofte aspektas verdeca pro [[algo]]j, amasiĝantaj sur ĝi. Verdeca felo kaj malrapido funkcias kiel efika [[kamuflilo]] - kiam ĝi trankvile pendas, bradipo aspektas kiel granda aro de folioj aŭ [[musko]].<ref>http://www.infoplease.com/ipa/A0004737.html</ref>