CAPTCHA: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: uk:CAPTCHA
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Captcha''' [kepĉa] ([[akronimo]] por [[angla lingvo|angla]] "'''''c'''''ompletely '''''a'''''utomated '''''p'''''ublic '''''T'''''uring test to tell '''''c'''''omputers and '''''h'''''umans '''''a'''''part" = "komplete aŭtomata publika [[testo de Turing]] por distingi [[komputilo]]jn kaj [[homo]]jn") estas speco de ''defio-responsa'' testo uzata en [[komputiko]] por determini, ĉu la uzanto estas homo aŭ ne.
 
La vorto ekuziĝis en [[2000]] fare de [[Luis VONvon AHNAhn]], [[Manuel Blum]] kaj [[Nicholas J. Hopper]] de la [[Universitato Carnegie Mellon]], kaj [[John Langford]] de [[IBM]]. Kutima speco de captcha postulas ke la uzanto entajpu literojn de distordita kaj/aŭ obskurigita vico de [[litero]]j aŭ [[cifero]]j, kiuj aperas sur la ekrano. Ĉar la testo estas administrata de komputilo, kontraste al la normala testo de Turing, kiu estas administrata de homo, oni foje priskribas captcha kiel ''inversan teston de Turing''.
 
Oni uzas captcha ekzemple kiel ilon por protekti aŭtomatajn registradojn ĉe [[retpoŝto|retpoŝtaj servoj]] kaj malhelpi sinsekvan [[spamo|spamadon]].