Kaiserstuhl AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33:
La unua dokumenta mencio de Kaiserstuhl datiĝas el la jaro [[1227]] kiel ''Keiserstuol''. La signifo de la nomo estas ''seĝo de la imperiestro''.
 
La urbo estis fondita en la jaro [[1254]] de ''Barono Rudolfo de Kaiserstuhl'', post kiam li vendis grandan parton de sia distribuita havaĵo al la [[Monaĥejo Vetingo]]. En la jaro [[1294]] Kaiserstuhl estis vendita al la [[episkopo|Episkopejo]] [[Konstanco DE|Konstanco]]. La urbeto tiam fariĝis administra centro de la episkopejo kaj sidejo de [[vokto|ĉefvokto]]. Kaiserstuhl tiel akiris la rangon de landa urbo de la [[Sankta Romia Imperio]]. Post la konkero de Argovio fare de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] Kaiserstuhl konservis tiun rangon, sed samtempe fariĝis centro de [[vokto|voktejo]] de la [[Grafejo Baden]], komuna regejo de la tiamaj membroj de la [[Svisa Ĵurkomunumo]]. Tiu duobla aparteneco estis dumtempe kaŭzo de konfliktoj inter la Ĵurkomunumo kaj la princepiskopo de Konstanco.
 
==Vidu ankaŭ==