Kaiserstuhl AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
 
La urbo estis fondita en la jaro [[1254]] de ''Barono Rudolfo de Kaiserstuhl'', post kiam li vendis grandan parton de sia distribuita havaĵo al la [[Monaĥejo Vetingo]]. En la jaro [[1294]] Kaiserstuhl estis vendita al la [[episkopo|Episkopejo]] [[Konstanco DE|Konstanco]]. La urbeto tiam fariĝis administra centro de la episkopejo kaj sidejo de [[vokto|ĉefvokto]]. Kaiserstuhl tiel akiris la rangon de landa urbo de la [[Sankta Romia Imperio]]. Post la konkero de Argovio fare de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] Kaiserstuhl konservis tiun rangon, sed samtempe fariĝis centro de [[vokto|voktejo]] de la [[Grafejo Baden]], komuna regejo de la tiamaj membroj de la [[Svisa Ĵurkomunumo]]. Tiu duobla aparteneco estis dumtempe kaŭzo de konfliktoj inter la Ĵurkomunumo kaj la princepiskopo de Konstanco.
 
La [[Helvta Revolucio]] kaj la kun ĝi ligita liberigo de Argovio fare de la trupoj de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] por Kaiserstuhl estis forta bato. Ĝi perdis sian centran funkcion kaj fariĝis komunumo de la tiama [[Kantono Baden]]. Per la [[Regna deputacia fina akto]] de [[1803]] la urbeto perdis sian tutan teritorion norde de [[Rejno]]. Tiuj teritorioj fariĝis [[1806]] parto de la [[Badeno|Granddukejo Badeno]]. Kaiserstuhl per la mediacia akto de [[1803]] fariĝis siaflanke komunumo de la [[distrikto Zurzach]] de la nove fondita [[Kantono Argovio]].
 
==Vidu ankaŭ==