Lengnau AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
En [[mezepoko]] ĝis en la [[12-a jarcento]] en Lengnau regis la ''Barnonoj de Lengnau''. Poste la regado apartenis al la [[Habsburgoj]]. La malalta [[jurisdikcio]] apartenis al la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]], krom en Husen, kiu troviĝis sub la malalta jurisdikcio de la [[Johanitoj]]. Bienposedantoj estis ankaŭ la [[Monaĥejo Einsiedeln]], la [[Monaĥejo Sankt-Blasien]] kaj la [[Monaĥejo Vetingo]].
 
[[Dosiero:Lengnau Synagoge.jpg|thumb|left|150px|<small>La [[sinagogo]] de Lengnau</small>]]
En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj atribuis Lengnau al la voktejo de [[Ehrendingen]] en la [[Grafejo Baden]]. Dum [[pogromo|pogrojmoj]] en la jaroj [[1623]] kaj [[1633]] la judoj estis forpelitaj el la svisaj urboj kaj loĝigitaj en Oberlengnau. La judoj rekte troviĝis sub la administrada respondeco de la [[vokto]] en Baden. Ili ne rajtis agrikulturi nek pergajni sian vivon per manlaboro. Sian vivon ili ĉefe pergajnis ĉe la internacia foiro en Zurzach. En la [[18-a jarcento|18-a]] kaj [[19-a jarcento]] Lengnau kaj ĝia najbara komunumo [[Endingen AG|Endingen]] estis la ununuraj komunumoj en [[Svislando]], kie [[judoj]] rajtis setli. Per rasisma dekreto el la jaro [[1776]] la loĝorajto por judoj en tuta Svislando estis limigita al la du komunumoj Endingen kaj Lengnau, kiujn ili nokte ne rajtis forlasi, kiu forte limigis la movliberecon de la judoj.