Placo Hispanio (Madrido): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh:西班牙广场 (马德里)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: bg:Испания (площад в Мадрид); cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:Madrid-PlazaEspana.jpg|thumb|300px|Placo Hispanio, en [[Madrido]]]]
'''La Placo Hispanio''' (hispane: Plaza de España) de [[Madrido]] estas granda placo en la urbocentro de la hispana ĉefurbo, en kies centro troviĝas fontano dediĉita al [[Miguel de Cervantes]]. En la placo kaj ĉirkaŭe troviĝas du simbolaj konstruaĵoj de la urbo: La [[Turo Madrido]] ([[1957]]) kaj la [[Konstruaĵo Hispanio]], krom tiuj konstruaĵoj ankaŭ gravas la [[Domo Gallardo]] kiel ekzemplo de la madrida modernismo kaj la sidejo de la Konsilantaro pri Kulturo.
 
De tiu ĉi placo eliras la tre trairataj stratoj [[Gran Vía]], Princesa kaj Cuesta de San Vicente. Ĝi ankaŭ troviĝas apud la strato Bailén, kio proksimigas ĝin al la [[Madrida Reĝa Palaco]].
Linio 6:
En tiu ĉi tre konata placo de Madrido estas tute normale renkontiĝi kun turistoj el la tuta mondo en ajna jarsezono. Tre proksime de ĝi ankaŭ troviĝas la [[Templo de Debod]].
 
== Monumento al Miguel de Cervantes ==
Ĝuste en la placocentro troviĝas la Monumento al Miguel de Cervantes. Ĉirkaŭ la [[monumento]], estis kreitaj ĝardenoj por la ĝuado kaj ripozado de la vizitantoj. Antaŭ la statuo de [[Donkiĥoto]] kaj [[Sanĉo Panza]], estas rektangula baseno.
 
La kreado de tiu ĉi monumento estis realigata omaĝe al la tria [[jarcento]] post la plublikigado de la dua parto de Donkiĥoto, en [[1915]], kaj la forpaso de ĝia verkinto (1547-1616), en 1916. La aŭtoro de tiu ĉi projekto estis la arkitekto kaj skulptisto Rafel Martínez Zapatero, kiu kalkulis je la kunlaboro de Pedro Muguruza Otaño. La aldonita skulptaĵoj estis verkaĵoj de Lorenzo Coullaut Valera.
 
La figuroj kiuj estas en tiu simbola monumento, en unu flanko, estas Cervantes sidanta sub piedestalo. En la baso de la monumento, kaj sub la piedoj de la verkisto, troviĝas la statuoj de Donkiĥoto kaj Sanĉo Panza. La monumento estis finita kiam estis aldonitaj la skulptaĵoj pri Dulcinea kaj Aldonza Lorenzo, aliaj figuroj de la fama romano. Alude al la universaleco de tiu ĉi pinta verkaĵo de la [[hispana literaturo]] el ĉiuj epokoj, la monumento ekrigardas la kvin kontinentojn, ĉiuj ili legante la verkaĵon de Cervantes. En la alia flanko kaj super la [[fontano]]j, estas reprezentita la Hispana Literaturo, epoke vestita kaj tenante libron en la dekstra mano.
 
== Ĝardenoj ==
Kvankam neniam ekzistis vera longa tradicio inter la madridanoj promeni tra la ĝardenoj de la Placo Hispanio, kiam la vetero estas milda kaj plaĉa estas kutimo resti ĉe la herbejo kaj uzi ĝin kiel ripozejo. La turistoj trovas en tiu ĉi placo unu el la plej ŝatataj scenejoj, por foti sin antaŭ la skulptaĵoj de Donkiĥoto kaj Sanĉo.
 
Linio 20:
[[Kategorio:Placoj de Madrido]]
 
[[bg:Площад Испания (площад в Мадрид)]]
[[de:Plaza de España (Madrid)]]
[[en:Plaza de España (Madrid)]]