Urbano la 2-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
MondalorBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto aldono de: it:Papa Urbano II; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:Chatillon Urbain2.jpg|thumb|right|Statuo de Urbano la 2-a, en Châtillon-sur-Marne, supozita loko de lia naskiĝo]]
[[ImageDosiero:StatueUrbanII.jpg|thumb|left|Statuo de Urbano la 2-a sur la placo de la Victoire de [[Clermont-Ferrand]]]]
[[Urbano la 2-a]] estis papo de la [[Katolika Eklezio]] ekde 1088 ĝis 1099, kaj famiĝis pro energia disvastigo de la gregoria reformo kaj pro la iniciato de la aventuro de la [[krucmilitoj]].
 
== La unuaj jaroj ==
 
Li naskiĝis, en 1040, el nobla franca familio de Lagery najbare de [[Châtillon-sur-Marne]], baptiĝis Otono, edukiĝis laŭ ekleziaj medioj kaj studis en [[Reims]], kie sekve estis ordinita diakono kun ofico de arkidiakono. Subinflue de [[Bruno el Kolonio|Sankta Bruno]] li rezignis sian oficon por monaĥe membriĝi en la monaheio de la [[Kongregacio de Cluny]]. En 1077 li estis inter la akompanantoj de la abato de Cluny en [[Canossa]] ĉe papo [[Gregorio la 7-a]], kiu en 1078 lin kunvokis kaj nomumis episkopo de [[Ostia]] kaj [[Velletri]] kiel postvenanto de [[Pier Damiani]]. Sekve li enoficiĝis en la ŝarĝo de [[papa delegito]] por Germanio dum la kontrasto kun la imperiestro [[Henriko la 4-a]].
 
== Leviĝo al papado ==
[[FileDosiero:Papa Urbano II consacra l'altare del monastero di Cluny.jpg|thumb|left|300px|Papo Urbano la 2-a konsekras la altaron en la monaĥejo de Cluny, kie li estis prioro antaŭ papiĝi]]
 
Otono-Urbano la dua estis unu el la plej fervoraj subtenantoj de la gregoriaj reformoj, aparte en Germanio kiel delegito (1088), kaj estis inter la malmultaj kiujn [[Gregorio la 7-a]] indikis kiel siaj posteuloj al seĝo de [[Sankta Petro]]. Je la morto de Gregorio oni elektis ties sekvanto Viktoron la 3-a jam abato de abatejo de [Montokasino]], kies papado estis tempe mallonga kaj peripetie sufera pro la ĉeesto en Romo kontraŭpapo Klemento la 3-a.
Linio 16:
Li daŭrigis kaj grandecide realigis la reformon de papo Gregorio la 7-a montrante oportunan nerigidecon kaj diplomatian sagacon. Ĝuste pro tio li estis ĉiam vojaĝanta kaj kreanta [[sinodo]]jn en kiuj multe efikis lia ĉeesto, disvolviĝintaj en [[Romo]], [[Amalfi]], [[Benevento]], kaj [[Troia (Italio)|Troia de Apulio]]: en ili ĉiam estis rekonfirmitaj la kondamno de la [[simonio]], la lukto kontraŭ la ŝtata [[Investitura polemiko|investituro]] de ekleziaj oficoj praktikata de la imperiaj regantoj; reproponitaj la devigo de [[celibato]] por la klerikularo kaj la refuto de la eklezia politiko de [[Henriko la 4-a de la Sankta Romia Imperio]].
 
Reveninte al Suda Italio, en 1090 kunigis en [[Melfi]] koncilion, kiun partoprenis 70 episkopoj, promulgante dekses gravajn kanonojn pro kondamni simonion, malpermesi la laikajn investiturojn de ekleziaj oficoj, rekonfirmi la devigon de la celibato por la klerikularo kaj reformi la monaĥejan disciplinon. Poste li trapasis [[Matero]]n por gastiĝi en [[Bari]], kie konsekris la [[Sankta Nikolao |bazilikon de Sankta Nikolao]], en ĝin lokigante la relikvojn portitajn el la Turkia Oriento, kiuj fariĝos arda devotaĵo de pilgrimoj kaj krucmilitistoj pilgrimantoj al Jerusalemo.
 
Harmomie kun tiu politiko, li favoris la geedziĝon de la grafino [[Matilda el Tuskanio]] kun Guelfo de Bavaria; li, por sin defendi kontraŭ la imperiestra politiko, apogiĝis ankaŭ sur la armeo de la princo Konrado, filo de Henriko kaj jam kronita kunreganto de Italio (Milano 1093), ribelanta kontraŭ la patro. Li havis gravajn kontrastojn, pro similaj motivoj, ankaŭ kun [[Filipo la 1-a (Francio)]]. Fine, pormomente ambaŭkaze la papa celo sendependigi la eklezion kaj la sanktan seĝon sukcesis.
 
== Urbano la 2-a kaj krucmilitoj ==
 
[[FileDosiero:B Urban II2.jpg|thumb|left|Urbano la 2-a predikas la krucmiliton dum la Koncilio de Clermont]]
Urbano la 2-a koniĝas precipe al la historiografio pro lia, almenaŭ ŝajna, ekpuŝo al la [[unua krucmilito]]. La engaĝiĝo de Urbano la 2-a favore al la krucmilitoj aperis publikan inviton la unuafojon en la [[Koncilio de Piaĉenco]], dum kiu (marte de 1095), li ricevis viziton de la ambasadoro de de la [[imperiestroj de la Bizanca Imperio]], [[Aleksio la 1-a el Bizanco|Aleksio la 1-a Komneno]], kiu helpetus kontraŭ la [[islamano]]j. Kolektiĝis granda koncilio kun tiom granda partopreno de episkopoj de Alta Italio, Francio kaj Burgundio, ke la renkontiĝo devis disvolviĝi subĉielo eksterurbe. La sekva koncilia renkontiĝo, nome [[Koncilio de Clermont]] la papo reproponis la liberigon de la Sanktaj Lokoj, tiam jam delonge okupitaj de [[araboj]]: tio tiom plaĉis ke la asembleo eksplodis en "[[Deus lo volt|Dio tion volas]]". Urbano invitis la francojn ĉesi iliajn enajn luktojn kaj adresigi iliajn energiojn por servi la kaŭzon de la liberigo de la Sanktaj Lokoj.
 
Linio 34:
Urbano la 2-a mortis la 29-an de julio 1099, dekkvar tagoj post la falo de [[Jerusalemo]] en la manojn de krucmilitistoj, sed antaŭe la novaĵo atingis Italion. Lia sekvulo estis [[Paskalo la 2-a]]
 
== Urbano la 2-a kaj Sicilio ==
[[FileDosiero:B Urban II2.jpg|thumb|left|Urbano la 2-a predikas pri la krucmilito antaŭ koncilianoj de Clermont]]
[[FileDosiero:Urban ii - Roman de Godfroi de Bouillon.jpg|thumb|right|250px|Papo Urbano la 2-a, ilustrajo de anonima aŭtoro de 12-a jarcento]]
Multe malpli brua, sed pli longperiode sukcesa, estis la programo de Urbano por stabile rekonduki [[Kampanio]]n kaj [[Sicilio]]n en la sferon de katolika influo, post generacioj de bizanca kontrolo kaj de hegemonio de la arabaj [[emiro]]j en Sicilio. Lia agento en la siciliaj markoj estis la normana reganto [[Ruggero la 1-a de Sicilio]]. Urbano koncedis al Ruggero eksterordinarajn prerogativojn, iujn el tiuj rajtojn kiujn li negis al aliaj ŝtataj povuloj de Eŭropo. Ruggero estis rajtigita nomumi episkopojn (laika investituro), kaj rikolti la ekleziajn rentojn por ilin transdoni al la papa sidejo (pozicio ĉiam profitiga), interveni en juĝoj pri ekleziaj kvereloj. Ruggero, fakte, fariĝis papa delegito en Sicilio. Por la rekristanigo de la Sicilio, post la islama dominado, oni devis krei novajn diocezojn, establi ties limojn, sume novan eklezian strukturon. La edzino de Ruggero, [[Adelaida del Vasto]], kondukis farmistojn el la valo de [[Po]] en la orientan Sicilion. Ruggero, kiel sekulara reganto, ŝajnis kaj estis sekura bordo ĉar simpla vasalo de sia parenco Grafo de [[Apulio]], siavice vasalo de Romo: tial, kiel al sperta milita ĉefkomndanto la papo juĝis oportune koncedi la suprajn eksterordinarajn povojn, kiuj poste fariĝos fina konfronto inter la [[Hohenstaufen]], heredantoj de Ruggero kaj la papado de dektria jarcento.
== Notoj ==
<references/>
 
== Bibliografio ==
* Charles Diehl, ''Figure bizantine'', introduzione di [[Silvia Ronchey]], 2007 (1927 originale), Einaudi, ISBN 978-88-06-19077-4
* Ghislain Brunel, Élisabeth Lalou (dir.), Sources d'histoire médiévale, Larousse, Paris, 1992, (ISBN 20374100422-03-741004-2) p.117
* Ludwig Freiherr von Pastor: Geschichte der Päpste seit dem Ausgang des Mittelalters, 16 Bände, Herder, Freiburg i.Br. 1886-1933
 
== Eksteraj ligoj ==
 
[http://www.documentacatholicaomnia.eu/01_01_1088-1099-_Urbanus_II,_Beatus.html] Opera Omnia el Migne, Patrologia latina kun analizaj indeksoj], entenanta la tradukon al la itala de la papa parolado "al la Franka popolo"
Linio 53:
[[Kategorio:Papoj]]
[[Kategorio:Sankta Romia Imperio]]
[[Kategorio:katolikismoKatolikismo]]
 
[[af:Pous Urbanus II]]
Linio 77:
[[hu:II. Orbán pápa]]
[[id:Paus Urbanus II]]
[[it:Papa Urbano II]]
[[ja:ウルバヌス2世 (ローマ教皇)]]
[[jv:Paus Urbanus II]]