News Corporation: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''News Corporation''' (mallonge '''News Corp'''), estas unu el la amaskomunikilaj entreprenoj plej grandaj de la mondo. Ĝi estas registrita kiel [[akcia kompanio]] kotizata en la [[Novjorka Borso|Borso de Nov-Jorko]] (''New York Stock Exchange'') kaj en la Borso de Aŭstralio (''Australian Stock Exchange'') kaj sekundare, en la [[Borso de Londono]] (''London Stock Exchange''). La centraj oficejoj de News Corporation troviĝas en la numero 1211 de la Sesa Avenuo de [[Nov-Jorko]]. La prezidento, delegita konsilisto kaj fondinto de la kompanio estas [[Rupert Murdoch]].
 
La ĉiujaraj enspezoj, en [[marto de 2008]] estis 28.660.000.000 [[usona dolaro|$]]. Oni kalkulas ke ĉ. 70% de la vendoj venas de la usona merkato. En [[januaro de 2009]] la Ekonomia Oficejo de la Usona Registaro informis ke News Corp havas 152 flankajn entreprenojn en fiskaj paradizoj kie ili ne pagas impostojn aŭ tiuj estas tre malaltaj.