Rifto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: eu:Rift gunea
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: es:Rift; cosmetic changes
Linio 1:
[[dosieroDosiero:rift.jpg|thumb|220px|<center>la atlantika [[mezoceana dorso]] sur la insulo [[Islando]] videbliĝas kiel surfaca rifto]]
'''Rifto''' aŭ '''rifta zono''' respektive '''rifta valo''' (de la [[angla]] vorto "rift" por fendo aŭ disŝiraĵo) en la lingvaĵo de [[geologio]] estas fendo aŭ valo - super aŭ sub la [[marnivelo]], do eventuale sub la akvosurfaco - kiu ekestis iom post iom per [[tektoniko|tektonika]] disiĝo de du partoj de [[tektona plato|kontinenta plato]]. Ekzemploj estas la [[Granda Rifto]] en [[Afriko]], la [[valo Owens]] en [[Nordameriko]] aŭ la ''[[Supra Rejno|Suprarejna]] Rifto'' en [[Eŭropo]]. Se parto de la [[terkrusto]] ĉe la ekestinta fendo subensinkas, ekestas rifta valo, kaj se tia valo aparte larĝas, la ekestintan valegon oni geologie nomas "baseno" (ekzemple la [[Granda Baseno]] de okcidenta [[Nordameriko]]).
 
== Ekesto ==
Riftaj zonoj ekestas en malfortaj zonoj de la [[litosfero]], se la oceana aŭ kontinenta [[terkrusto]] pro la fluaj moviĝoj de la [[termantelo]] en certa areo estas aparte disigita. Kiel ĉiu materialo, la litosfero sub tiu fizika tensio povas disŝiriĝi.
 
[[dosieroDosiero:Activité du Rift.PNG|thumb|left|<center>skemo pri la ekesto de rifta valo]]
Malfortaj zonoj de la litosfero povas esti tie, kie la litosfero pro pli malnovaj geologiaj eventoj havas malsaman konsiston, aŭ kie ĝi nur aparte maldikas – tiajn punktojn oni nomas "varmegaj punktoj" (angle "hot spots"). En la riftaj zonoj aparte verŝajnas [[tertremo]]j kaj erupcioj de [[vulkano]].
 
La kontinenta litosfero povas malsamspece reagi al la disigaj fortoj. En aparte malnovaj partoj de la litosfero ofte ekestas relative malvastaj valoj kun altaj randoj de la du partoj de la [[tektona plato]] – ekzemple la [[Granda Rifto]] en orienta [[Afriko]]. En aliaj partoj, kie antaŭe la litosfero per kreo de montaroj estis aparte dikigita kaj plivarmigita, povas ekesti larĝaj basenoj – kiel la [[Granda Baseno]] en la sudokcidento de [[Nordameriko]].
 
Sed se la terkrusto maldikiĝas ĝis malpli ol proksimume 10 kilometroj kaj aldone malaltiĝas ĝis sub la [[marnivelo]], oceano povas enpenetri la basenon. En geologie "malgranda tempointervalo" per suprenmoviĝo de basalta [[magmo]] kiel en la ekzemplo de la [[Ruĝa Maro]] povas ekesti nova oceana terkrusto inter la malnovaj kontinentaj randoj. Povas ekesti novaj [[tektona plato|tektonaj platoj]] kaj povas kreiĝi [[mezoceana dorso]].
 
[[Kategorio:Riftoj| ]]
Linio 18:
[[de:Grabenbruch]]
[[en:Rift]]
[[es:Zona riftRift]]
[[eu:Rift gunea]]
[[fi:Hautavajoama]]