Sudamerika vanelo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Eteläamerikanhyyppä
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: de:Bronzekiebitz; cosmetic changes
Linio 9:
GenroE=''[[Vanellus]]''|
GenroS= ''Vanellus''|
Priskribanto=[[ Juan Ignacio Molina|Molina]]|
Jaro de priskribo=[[1782]]
}}
 
La '''Sudamerika vanelo''', laŭ regiona nomiĝo '''Teroo''' aŭ '''Teroteroo''', aŭ laŭ la scienca nomo ''Ĉilia vanelo'', (''Vanellus chilensis'', antaŭe nomita ''Belonopterus cayennensis lampronotus''), estas granda [[vadbirdo]] de la familio de la [[ĥaradriedoj]] de la ordo de [[Ĥaradrioformaj]] kaj unu el la plej konataj specioj de la genro ''[[Vanellus]]''.
== Disvastiĝo kaj medio ==
Ĝi estas komuna kaj tre disvastigita kiel loĝanta specio tra tuta [[Suda Ameriko]], escepte en ĝangaloj de [[Amazonio]] kaj la [[Anda montaro]], tio estas la du plej malfacilaj medioj en la kontinento. Ĝi estas tre facile videbla en regionoj de [[Brazilo]], [[Paragvajo]], [[Ĉilio]] kaj en [[ebenaĵo]]j de [[Argentino]] kaj [[Urugvajo]], lando kie la specio estas konsiderata blazona birdo. Ĝi atingis eĉ kelkajn karibajn insulojn kiel ekzemple [[Trinidado]] (1961) kaj [[Tobago]] (1974), ambaŭ en ŝtato [[Trinidado kaj Tobago]], kie la specio pliiĝis lastatempe.
 
Ĝi logas en '''malferma kamparo''', sed ankaŭ en terkulturejoj kaj urbaj medioj, ĉefe proksime de lagetoj kaj kanejoj. La specio profitis el la pliampleksigo de teritorio dediĉata al herbejoj por brutaro. Eblas ankaŭ vidi ĝin kiel hejmbesto en ĝardenoj, ĉar ĝi estas ŝatata pro siaj graciaj movoj, manĝado de insektoj kaj lerte zorgema karaktero, kio helpas esti uzata kiel alarmilo.
 
== Aspekto ==
Ĝia ĝenerala aspekto estas de eta birdo de ne tre alloga koloraro, sed tre eleganta kaj svelta, kronita de eta, nigra, pintakra kaj tre '''fajna kresteto''', kio igas ĝin la ununura krestovanelo kaj krestovadbirdo en Sudameriko.
 
Linio 32:
Estas kvar regionaj '''subspecioj''' de Sudamerika vanelo, kiu diferenciĝas ĉefe laŭ la detaloj en la nigroblanka vizaĝa bildo.
 
== Kutimoj ==
Ĝenerale ili moviĝas laŭ aroj kaj estas tre zorgemaj de idoj. Ili nestas en malferma kamparo. Pro tio ili estas tre sentivaj antaŭ iu ajn bruo aŭ fremda moviĝo. Kaze de alarmo ili krias per '''laŭta specifa ripetota kaj konata kriado''', alarmante kaj samspecianojn kaj nesamspecianoj. Kiuj fidas je ties alarmkapablecon, certigas, ke ili estas eksterordinaraj gardistoj kaj noktogardistoj ĉar ili alarmas hundojn kaj krome krias malsimile laŭ la specio de la fremdulo.
 
Linio 38:
 
Ili marŝas gracie, farante '''kolklinigojn''', kiel nerva tiko. Ili ne kutime malproksimiĝas el sia devenloko. Tre specifaj estas la vizitoj inter najbaraj bredoparoj.
== Reproduktado ==
Dum inokonkero okazas '''luktado inter maskloj''', sed nur per beko kaj ne per spronoj. Dum allogakrobatio la maskloj levegas la kapon kaj subigas la voston. La nesto estas eta truo en malferma kamparo nur iomete limigita de kelka herbaro aŭ branĉareto; tamen ili estas malfacile troveblaj. La ino demetas 2-4 olivbrunajn malhelmakulitajn ovojn fine de vintro. Sama reprodukta paro povas ovumi kelkajn fojon dum unu jaro. Kovado daŭras 26 tagojn. Ambaŭ gepatroj zorgas la neston kaj idojn, kiuj estas defenditaj agreseme kaj brueme, sed kiuj ne bezonas esti manĝigataj. Nokte la ino kaŝas la idojn sub siaj flugiloj. La idoj estas zorgitaj ĝis sia ekflugo post unu monato. Se la nesto estas trovita, la birdo '''ŝajnigas esti vundita''' por malproksimigi la fremdulon.
 
== La specio kaj la homo ==
Jam oni parolis pri hejmado kaj alarmohelpo de tiu specio. Tamen eĉ en kaptivado ili estas zorgemaj kontraŭ homoj, sed ili povas alproksimiĝi al tiuj por atingi manĝaĵon.
 
Linio 47:
 
Voĉo ”kerker” aŭ “teruteru” nomigas la specion en Sudameriko.
== Manĝo ==
Ili manĝas ĉefe [[insekto]]jn kaj aliajn etajn senvertebrulojn, ĉefe dumnokte. Kvankam ties preferata medio estas ĉeakva, ili manĝas ĉefe terajn insektojn laŭ specifa tekniko, kiu konsistas en '''mallonga kuro, atendo kaj rapida bekofrapo''' antaŭen. Alia tekniko konsistas en perfingra skrapado kaj aŭskultado sub ĝi de vermoj, kiuj poste estas forprenitaj per beko.
Ili povas manĝi ankaŭ semojn kaj nekuiritan viandon. Pro tio la hejmigado estas facila, ĉar ili serĉas insektojn kaj poste povas manĝi aldonaĵon kiel viando. Tamen ne konvenas interna hejmigado, ĉar ili fekas konstante blankajn etajn fekaĵojn.
Linio 53:
Ĝi estas socia specio, kiu ofte manĝas laŭ aroj.
 
== Referencoj ==
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=49183|title=Vanellus chilensis|downloaded=11 May 2006}}
* ''Shorebirds'' de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2
Linio 59:
* ''Birds of Trinidad and Tobago'' de ffrench<!---not capitalised--->, ISBN 0-7136-6759-1
 
== Eksteraj ligoj ==
{{Commons|Vanellus chilensis}}
* [http://ibc.hbw.com/ibc/phtml/especie.phtml?idEspecie=1438 Filmoj de Sudamerika vanelo]
 
[[kategorio:ĥaradrioformaj]]
[[Kategorio:Ĥaradrioformaj]]
[[kategorio:birdoj]]
[[Kategorio:Birdoj]]
 
[[de:Bronzekiebitz]]
[[en:Southern Lapwing]]
[[es:Vanellus chilensis]]