Ĝiba baleno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Humpback whale; cosmetic changes
Xangoxum (diskuto | kontribuoj)
e ec -> eĉ
Linio 28:
La '''ĝiba baleno''' aŭ '''megaptero ĝibdorsa''' (''[[Megaptera novaeangliae]]'') el la ordo de [[cetacoj]] kaj familio de [[balenopteredoj]] vivas vintre en la varmeta maro de la tropikaj zonoj kaj printempe migras suden kaj norden al Ia polusaj regionoj. En la [[Beringa Maro]] kaj [[Alaska Golfo]] ili vivas grandnombre. Vintre tiuj vivantaj en la [[Oĥocka Maro]] naĝas suden preter [[Saĥaleno]], kaj la [[Kuriloj]] kaj laŭ [[Honŝu]]o al la [[Insularo Ogasawa]] kaj [[Tajvano]]. La balenoj vivantaj en la [[Japana Maro]] do migras laŭ la orienta marbordo de [[Koreio]] al la ĉinaj maroj. La ĝiba baleno longas 11,5-15 metrojn kaj pezas 29 tunojn meznombre. Ĝi havas nigran koloron en la dorso kaj blankan en la gorĝo, brusto kaj ventro. Sur ĝiaj gorĝo kaj brusto estas 10-25 sulkoj, kiuj etendiĝas ĝis la umbiliko. Ĝia brusta kaj ventra naĝiloj estas tre longaj. [[Dosiero:Sanc0605.jpg|left|thumb|200px|Ĝiba baleno saltanta]]
 
La ĝibaj balenoj ofte grupiĝas. En la grupo troviĝas mamnutrantaj balenoj kaj novnaskitaj idoj. Antaŭ sia enmergiĝo en profundan akvon ili levas sian vostan naĝilon kaj ec grandan parton de la posta korpo ekster akvon. La profunda mergiĝado povas daŭri 15-20 minutojn. Ili ŝprucigas mallongan sed dikan akvan kolonon. Ili manĝas ĉefe [[krustacoj]]n kaj ankaŭ fiŝetojn. Ili ŝatas ruliĝi en akvo kaj iam la tuta korpo elsaltas el la akvo. Falante, ili eligas grandan bruon. Seksumante, la femala kaj maskla balenoj paralele kuŝas sur la akva surfaco. Post 12-monata gravedeco la balenino naskas unu aŭ du idojn. La novnaskito longas 4-5 metrojn. La 11-monata baleno estas demamigita; tiam ĝia longeco jam duobliĝis. La 11,5-12,25 metrojn longa balenino jam sekse maturiĝas.
La 12,2 metrojn longa ĝiba baleno povas doni 8 tunojn da graso. Ĝuste pro tio oni multe kaptas ilin. Tamen ili estas fekundaj. Iuj baleninoj povas gravediĝi tuj post la akuŝo.
<br clear=all>