Komunista Partio de Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
Dum la tempo de [[Nazia Germanio]] la partio estis disbatita kaj multaj eksaj partianoj enkarcerigitaj, parte murditaj kaj parte ekziligitaj jam tuj post la ekrego de la nazia partio [[NSDAP]] dum printempo 1933. Post la fino de la [[Dua Mondmilito]] la partio konsekvence denove permesiĝis flanke de la ŝtatoj [[Sovetunio]], [[Usono]], [[Britio]] kaj [[Francio]] okupantaj Germanion. En [[orienta Germanio]], la sovetunie okupata zono en meza Germanio (la pli orientajn germaniajn teritoriojn ricevis Pollando kaj Sovetunio, tial meza Germanio iĝis "orienta"), la partioj KPD kaj orienta SPD dum aprilo 1946 estis laŭ sovetunia premo unuigitaj al nova partio kun la nomo [[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands]], kiu iĝis la ŝtata partio de la komunista ŝtato [[GDR]].
 
Dum la jaro 1948 en [[okcidenta Germanio]], la okupaj zonoj de [[Usono]], [[Britio]] kaj [[Francio]], unuiĝo de la partio KPD kun la grupiĝo ''Freunde der sozialistischen Einheit'' al nova partio ''SozialistischenSozialistische Volkspartei'' (socialista popola partio) estis malpermesata de la tri okupaj ŝtatoj. La partio KPD estis reprezentita per parlamentanoj en la unua demokratie elektita parlamento de [[okcidenta Germanio|FRG]], la "[[Bundestag]]", kies anoj elektatis por oficperiodo de 1949 ĝis 1953. Dum la jaro 1956 la partio malpermesiĝis en okcidenta Germanio. Laŭ la juĝo de la aliaj politikaj partioj reprezentataj en la nacia parlamento la partio KPD kontribuis al la fiaskigo de la parlamenta demokratio post la Unua Mondmiligo, senkritike dependa de la politikaj gvidantoj de [[Sovetunio]] kaj kontraŭa al la demokratia okcidentgermana konstitucio. Inter la politikaj maldekstruloj de Germanio la malpermeso ankoraŭ hodiaŭ estas kritikata.
 
Dum 1968, la jaro de multaj politikaj ŝanĝiĝoj, iuj eksaj membroj de la partio en Germanio fondis novan komunistan partion kun la nomo ''Deutsche Kommunistische Partei'' (mallongigite do DKP). Krome dum la sekvaj jaroj diversaj etaj komunistaj grupiĝoj novfondiĝis, el kiuj pluraj havis la memdifinon esti la posteuloj de la eksa partio KPD.