Orkut: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oleg326756 (diskuto | kontribuoj)
e gramatikaĵo
Linio 10:
 
== Esperanto ĉe orkut ==
Per sia funkciado orkut estas medio favora al aktivado de diversaj minoritataj komunumoj kaj signife vigle vivas en ĝi ankaŭ esperanto, kvankam la [[uzantinterfaco]] de la sistemo ekzistas nuntempe nur en la [[angla lingvo|angla]] kaj [[portugala lingvo|portugala]] lingvoj. La ĉefa esperantlingva komunumo "Esperanto" havas preskaŭ 1.200 membrojn, la komunumo "Esperanto Brasil" 1.500 membrojn kaj ekzistas ankaŭ ĉirkaŭ ok dekokdek aliaj esperanto-komunumoj, pri pluraj temoj tiel, kiel e-muzikistoj, e-instruoj, e-religioj kaj tiel plu.
 
Kiel videble, al tiu ĉi florado de esperanto en orkut kontribuas plej signife la esperantistoj el [[Brazilo]]. Brazilanoj ĝenerale kreas la plejmulton (ĉirkaŭ 75%) de 8.500.000 uzantoj de orkut, kio estas mirinda fenomeno, kiu iĝis temo de multaj studoj sed ankoraŭ neniu sukcesis ĝin kontentige ekspliki.