Dinan: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 167:
Fakte, neniam iuj kanonoj pafis kuglegojn, ĉar kiam estis konata la malvenko de [[Saint-Aubin-du-Cormier]], Dinan kapitulacis. La traktato de Verger en [[1488]] donis al Francujo multe da urboj, inter ili Dinan. En tiu traktato estis menciita, ke Ana ne rajtos edziniĝi sen la konsento de la reĝo de Francujo. Kelkajn semajnojn poste, la duko mortis pro ĉagreno.
 
Cent jarojn poste, dum la [[francaj religiaj militoj]], la [[duko de Mercoeur]] loĝis en Dinan kiel ĉefo de la [[Ligo]] kontraŭ la [[protestantismo|protestantoj]] <ref>Histoire de la France et des Bretons Joël Cornette Ed.Seuil 2005</ref>. Liaj militistoj loĝis en la «kastelo», tio estas en la tri kunligitaj turoj. Problemo estis, ke la Dinananoj abomenis lin, sed ŝatis la reĝon [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]]. La duko de Mercoeur masonfermigis la pordegon de la giĉeto kaj konstruigis galeriojn kaj terason interne de la muroj kun paftruoj por defendi la urbon kontraŭ malamikoj.
Oni ne scias ĉu li estis vera [[katolikismo|katoliko]] aŭ ĉu li deziris estri sendependan Bretonujon, ĉar li estis kuzo de la familio [[Guise]].