Korsiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e "Napoleono la 1-a"
+ 2-a Mondmilito
Linio 2:
[[Dosiero:Korsika.png|thumb|right|300px|Mapo de Korsiko]]
 
'''Korsiko''' ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Corse'' ['''kors'''], [[Korsika lingvo|korsike]] ''Corsica'' [korsika'''kor'''sika]) estas la tria plej granda insulo en okcidenta [[Mediteraneo]]. Ĝi troviĝas norde de la insulo [[Sardio]] kaj okcidente [[Italio]].
 
Korsiko estas unu el 26 [[francaj regionoj]] kiu konsistas el du [[Francaj departementoj|departementoj]]: ''[[Corse-du-Sud]]'', ''[[Haute-Corse]]''. Sed striktsignife ĝia laŭleĝa statuto estas "Teritoria Kolektivejo", t.e. Korsiko profitas je pli gravaj instancoj ol aliaj francaj regionoj. Kvankam aparta de kontinento per Ĝenova Golfo, ĝi apartenas metropolan Francion.
Linio 160:
* [[1821]]: [[Napoléon Bonaparte]] mortas sur insulo [[Sankta Heleno]].
* [[1840]]: verkisto [[Prosper Mérimée]] vojaĝas en Korsikon.
* [[1851]]: la plejmulto da Korsikanoj subtenas la ŝtatrenveron de [[Napoleono la 3-a]] je la 2-a de decembro.
* [[1858]]: je la 4-a de aŭgusto, franca lingvo iĝas oficiala en Korsiko kaj la kasacia kortumo nuligas ĉiu akto skribita en itala, la plej diskonita lingvo en la insulo.
* [[1881]]: en Korsiko loĝas 273 000 homoj.
* [[1890]]: dum unu jarcento, la loĝantaro de la insulo preskaŭ duoblis.
* [[1905]]: naskiĝas la piedpilka teamo de Bastia.
* [[1907]]: fama kantisto [[Tino Rossi]] naskiĝas en Ajaccio.
* [[1908]]: naskiĝas la piedpilka teamo de Corte.
* [[1910]]: naskiĝas la piedpilka teamo de Ajaccio (''Athletic Club d'Ajaccio'').
* [[1918]]: numbrante 11 300 mortintoj post kvar jaroj da milito, Korsiko estas unu el la departementoj, kiuj suferas la plej gravan damaĝon rilate al homaj vivoj, proporcie al la nombro de siaj loĝantoj.
 
==== La Dua Mondmilito ====
* novembro [[1942]]: la germanaj-italaj trupoj invadas la insulon.
* ĝis septembro [[1943]]: Korsikon okupas la italaj trupoj.
* marto 1943: [[Fred Scamaroni]], malliberulo en la Citadelo de Ajaccio sinmortigas.
* aŭgusto 1943: [[Jean Nicoli]] estas ekzekutita en Bastia.
* 8-a de septembro 1943: sekve al la falo de la faŝisma reĝimo en [[Romo]], la naziaj fortoj okupas la insulon.
* [[1943]]: de la 9-a de septembro al la 5-a de oktobro, la italaj soldatoj (8000), lokaj partizanoj (1000) kaj francaj soldatoj (ĉirkaŭ 4000, plejparte "indiĝenoj" t.e. devenante el la francaj kolonioj) batalas kontraŭ la ''[[Wehrmacht]]''-on. Pli ol 700 italaj soldatoj estas mortigitaj, sed la italaj trupoj lasas al franca armeo honoron eniri en Bastia unue. Je la 8-a de octobro, la generalo [[Charles de Gaulle|De Gaulle]] proklamas en Ajaccio: "Korsiko, unua peco liberigita de Francio."
* [[1944]]: la insulo iĝas armea spaco (la "aviadila ŝipo") por la daŭrigo de la operacioj en Italio kaj post por la elŝipiĝo de Provenco (en aŭgusto).
* [[1946]]: okazas kriminala proceso kontraŭ iredentistoj.
 
== Famaj korsikanoj ==