'''Taggazeto''' estas [[gazeto]] kiu aperas plurfoje [[semajno|semajne]], plej ofte ĉiutage krom [[dimanĉo|dimanĉe]]. Ĝi estas malpeza kaj forĵetebla eldonaĵo, kutime presita sur malmultekosta papero, enhavanta plej freŝajn [[noticoj]]n pri la novaĵoj kaj variaj temoj. Ĉi tiuj temoj povas inkluzivi [[politiko|politikajn]] [[evento]]jn, [[krimo]]jn, [[sporto]]jn, [[opinio]]jn, [[veterprognozo]]jn, ktp. Ĉar povas ekzisti ankaŭ dekkvartaggazetoj ktp. kaj oni ne distingas, ĉu temas pri tag- aŭ dekkvartag-gazeto, en kutima vivo oni uzas formon [[ĵurnalo]] anstataŭ taggazeto.